KaŭkenojChloephaga estas genro de birdoj de la ordo de Anseroformaj de la familio de Anasedoj, kiu inkludas kvin speciojn, kiuj estas endemiaj de la subkontinento de Sudameriko, kaj kiu ricevas la komunan nomon de cauquén [kaŭkEn], avutarda (otiso) aŭ caranca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŭkenoj
Rustokapa kaŭkeno, Chloephaga rubidiceps
Rustokapa kaŭkeno, Chloephaga rubidiceps
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Tadornenoj Tadorninae
Genro: Chloephaga
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties scienca nomo devenas el greka (kloe = herbo, faga = manĝantoj), kaj indikas ke ili nutras sin el herbo freŝa el bordoj de lagoj kaj lagunoj en Patagonio, ĉefe. Kiam oni uzas la komunan nomon de “avutarda”, oni ne konfuzu kun la eŭropa otido, birdo de la ordo de Gruoformaj tute nerilata.

Temas pri gregemaj birdoj, kiuj ariĝas en grandaj grupoj for de la reprodukta sezono, piediras elstare, aspektas kiel anseroj kun mallonga beko, rimarkinda flugilbildo dumfluge: blanka kun malhelaj unuarangaj, triarangaj kaj centra bendo (escepte la Chloephaga hybrida), nigra vosto (escepte la Chloephaga hybrida).

Estas migrantaj birdoj (el Patagonio al sudo de Bonaero).

Specioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti