Kalvadoso (brando)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kalvadoso

Kalvadoso (france Calvados, familiare "Calva") estas alkohola trinkaĵo. Ĝi estas farita el distilita cidro en Normandio, unu el la plej malnovaj Provincoj de Francio (kreita en 911). Ĝi ricevis sian nomon de loko nomata Calvados, fama pro ties produktado (foje nomata «Pays d'Auge»). Ĝi ankaŭ estas farita en aliaj lokoj en Normandio inkluzive de Manche (Cotentin) kaj Orne (Domfront).

Malsamaj verdaj koloroj montras la malsamajn lokojn kie Kalvadoso estas farita
Kalvadoso "Le Père Jules"

Kiel Kalvadoso estas farita redakti

La maniero fari Kalvadoson estas distili cidron dufoje. La unuan fojon, kiam tio efektiviĝas, la rezulto estas likvaĵo enhavanta 28% ĝis 30% da alkoholo. La duan fojon kiam tio efektiviĝas, la kvanto de alkoholo pliiĝas ĝis ĉirkaŭ 40%.

Ekde 1942 Kalvadoso havas sian propran Appellation d'Origine Contrôlée (AOC), kio signifas, ke ĝi devenas de unu loko. La reguloj estas:

  • La « Calvados Pays d’Auge » (25% de la produktado): la Cidro devas deveni de pomoj el « Pays d'Auge ». Du raŭndoj da distilado en plur-foja Distililo
  • La « Calvados » (74 % de la produktado): la pomoj uzataj por la cidro devas deveni el Normandio.
  • La « Calvados Domfrontais » (1% de la produktado): bazo por la produktado estas pomoj kaj piroj el regiono nomata « domfrontais », estas nur unu raŭndo da distilado en distililo.

Kiel Kalvadoso estas servata redakti

Kalvadoso povas esti servata ĉu sola ĉu kun glacikuboj, kiel koktelo, aperitivo aŭ kiel digestigilo. Ĝi tre bone sidas kun fromaĝo, ĉokolado, deserto aŭ glaciaĵo. Oni ankaŭ povas manĝi krespojn kun Kalvadoso.

Kalvadoso ankaŭ povas esti aldonita al kafo. Homoj kutime faras tion fine de la vespermanĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calvados (drink) en la baza angla Vikipedio.