Katja Petrovskaja

Katja Petrovskaja, ruse: Екатерина Мироновна Петровская (naskiĝinta en la 3-a de februaro 1970 en Kievo) estas ukraina-germana verkistino kaj ĵurnalistino. Kun sia edzo kaj du infanoj[1] ŝi vivas en Berlino. En la 2013-a jaro oni aljuĝis al ŝi la premion Ingeborg Bachmann.

Katja Petrovskaja
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1970 (1970-02-03) (54-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Subskribo Katja Petrovskaja
Familio
Patro Miron Petrovsky vd
Patrino Svitlana Petrovska vd
Gefratoj Yohanan Petrovsky-Shtern vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La verkistino en 2013.

Vivo redakti

Post la pasigo de la junaj jaroj en la ukraina ĉefurbo ŝi studis sciencon literaturon kaj slavajn lingvojn ĉe la universitato de Tartu. En 1994/95 ŝi frekventis - danke al ricevo de stipendio de American Council of Teachers of Russian (ACTR) la Universitaton Stanford kaj la Universitaton Kolumbio. En la 1998-a jaro ŝi doktoriĝis ĉe la Moskva Ŝtata Universitato per esplorlaboro pri la poetiko de Vladislav Felicianoviĉ Ĥodaseviĉ[2]. En 1999 ŝi transloĝiĝis Berlinon por raportadi en diversaj rusaj amaskomunikikoj, i.a. por la gazeto Snob[3]; krome ŝi ankaŭ verkis por germanlingvaj gazetoj, i.a. por Neue Zürcher Zeitung kaj Die tageszeitung. Por la Frankfurter Allgemeine Zeitung ŝi skribis ekde 2011 la dimanĉan kolumnon Die west-östliche Diva.

En 2010 ŝi ricevis la Grenzgänger-stipendio de la fondaĵo Robert Bosch pro la reserĉoj por la verko Vielleicht Esther. Geschichten. En 2013 oni donis al ŝi stipendion de Künstlerhaus Ahrenshoop[4][5].

Furoro verkista redakti

Por la bildlibro Die Auserwählten ŝi akompanis la fotografinon Anita Back en la junulartendaron Orljonok proksime de Tuapse kaj priskribis esee la serĉadon je parto de sia infanaĝo dum sovetaj tempoj.[6]

En 2013 Hildegard Elisabeth Keller invitis ŝin partopreni la Konkurson Ingeborg Bachmann kie ŝi gajnis la unuan rangon leginte eltiraĵon el Vielleicht Esther.[7] Tie rakontatas la murdo de judoj en Kievo per la historio de Esther, kiu estas tre simila al la praavino de Petrovskaja (malaperigita en 1941 kaj murdita dum la masakro de Babij Jar.[8][9] La aljuĝintoj rimarkis ke ŝia teksto estu kvazaŭ donaco al la germana lingvo kaj samtempe helpilo al la nova generacio lerni historion.[10]

Verkoj redakti

  • Die Auserwählten. Ein Sommer im Ferienlager von Orlionok. Bildreportage von Anita Back mit einem Essay von Katja Petrowskaja und einem Vorwort von Joachim Jäger. Braus, Berlin 2012. ISBN 978-3-86228-029-2
  • Vielleicht Esther. Geschichten. Suhrkamp Verlag, Berlin 2014, ISBN 978-3-518-42404-9.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Prezentado ĉe orf.at