Kaveri (aŭ foje Cauvery en angla lingvo) estas granda rivero de Barato. La origino de la rivero estas ĉe Talakaveri, Kodagu en Karnataka, fluas ĝenerale sude kaj oriente tra Karnataka kaj Tamil Nadu kaj tra la sudo de la Dekkana Altebenaĵo tra la sudorientaj malaltaj teroj, kaj elfluas en la Golfo de Bengalo tra du ĉefaj elfluejoj en Puharo, Tamil Nadu. La baseno de la rivero Kaveri estas ĉirkaŭkalkulita je 81,155 km² (31,334 sq mi). Ĝi kovras kvar subŝtatojn kaj ŝtatajn teritoriojn jene: Tamil Nadu, 43,856 km² (16,933 sq mi); Karnataka, 34,273 km² (13,233 sq mi); Kerala, 2,866 km² (1,107 sq mi), kaj Puducherry, 160 km² (62 sq mi).[1] La rivero estas la fonto por etenda irigacia sistemo kaj por hidroelektra energio.[2] La rivero havas subtenitan irigacian agrikulturon dum jarcentoj kaj utilis kiel savilo de la antikvaj regnoj kaj modernaj urboj de Suda Barato.

Kaveri
almara riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 765 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Bengala Golfo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Karnatako
Map
vdr
Fluejo de la rivero Kaveri.

Referencoj redakti

  1. "INTEGRATED HYDROLOGICAL DATA BOOK" (PDF). [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de oktobro 2016.
  2. "Shivasamudram Falls". cauvery.com. [2] Alirita la 5an de Oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti