La Kurgana hipotezo (ankaŭ konata kiel la Kurgan-teorioKurgan-modelo) estas la nun vaste akceptita propono por identigi la pra-hindeŭropan patrujon, el kiu disvastiĝis la hindeŭropa lingvaro tra Eŭropo kaj partoj de Azio. La termino devenas de la rusa kurgan (курган) kaj signifas tumultombon aŭ entombigan tumulon.

Mapo de hindeŭropaj migradoj de ĉ. 4000 al 1000 aK. laŭ la Kurgana modelo. La magenta areo respondas al la supozita prahejmo (Samara kulturo, kulturo Srednij Stog). La ruĝa zono respondas al la areo, kie setlis hindeŭropa-parolantoj ĝis ĉ. 2500 aK kaj la oranĝa areo de 1000 aK

La Kurgan-hipotezo estis unue formulita en la 1950aj jaroj de Marija Gimbutas, kiu uzis la terminon por grupigi la diversajn kulturojn, inkludante la Jamna-kulturon kaj ties antaŭulojn. David Anthony anstataŭe uzas la kernon de la Jamna-kulturo kaj ties rilaton kun aliaj kulturoj, kiel punkton de referenco.

Marija Gimbutas difinis la Kurgan-kulturon, kiel kunmetitan de kvar sinsekvaj periodoj, kun la plej frua (Kurgan I) inkludante la Samaran kaj Seroglazovan kulturojn de la regiono Dnepro-Volgo en la kupra epoko (frua 4-a jarmilo aK.). La homoj de tiuj kulturoj estis nomadaj paŝtistoj, kiuj laŭ la modelo, de la frua 3-a jarmilo aK. ekspandis tra la Pontia-Kaspia stepo kaj al Orienta Eŭropo.

Tri genetikaj studoj en 2015 donis apogon al la Kurgan-teorio de Gimbutas, koncerne la hindeŭropan prahejmon. Laŭ tiuj studoj, haplogrupoj R1b kaj R1a, nun la plej komuna en Eŭropo (R1a same estas komuna en suda Azio) disvastiĝis de la rusaj stepoj, kune kun la hindeŭropaj lingvoj. Ili ankaŭ detektis aŭtosoman komponanton ĉeestantan en modernaj eŭropanoj, kiu ne ĉeestis en la neolitikaj eŭropanoj, kiu estis enportita kun la patraj linioj R1b kaj R1a, tiel kiel hindeŭropaj lingvoj.

Historio redakti

Antaŭuloj redakti

Argumentoj por la identigo de la pra-hindeŭropanoj, kiel stepaj nomadoj de la Pontia-Kaspia regiono jam estis faritaj en la 19-a jarcento fare de germanaj filologoj Theodor Benfey kaj specife Otto Schrader. La Ponta origino estis ankoraŭ forte favorita fare de arkeologo V. Gordon Childe. Gimbutas, kiu rekonas Schrader kiel pioniron, povis aranĝi arkeologian riĉecon de evidentoj de la teritorio de Sovetunio (kaj de aliaj landoj tiam apartenantaj al la orienta bloko), ne facile disponeblaj por akademiuloj de okcidentaj landoj. Tio ebligis por ŝi atingi pli plenan bildon de prahistoria Eŭropo.

Trarigardo redakti

Kiam tio estis unuafoje proponita en 1956, en The Prehistory of Eastern Europe, parto 1, kontribuo de Marija Gimbutas al la esploro por la Hind-Eŭropaj originoj, ĝi estis interdisciplina sintezo de arkeologio kaj lingvistiko. La Kurgan-modelo de la Hindo-Eŭropaj originoj identigas la Pontian-Kaspian stepon kiel Pra-Hind-Eŭropan (PHE angle PIE) prahejmon kaj diversaj malfruaj PHE-dialektoj estas supozeble parolitaj trans la regiono. Laŭ tiu modelo, la Kurgan-kulturo laŭgrade ekspansiiĝis ĝis ĝi okupis la tutan Pontian-Kaspian stepon, la Kurgan IV estas identigita kun Jamna-kulturo de ĉ. 3000 aK.

La moviĝemo de la Kurgan-kulturo ebligis ties ekspansion tra la tuta regiono, kaj ankaŭ atribuas al la malsovaĝigo de la ĉevalo kaj poste al la uzo de frua ĉareto.

Kurgan-kulturo redakti

Kultura horizonto redakti

Gimbutas difinis kaj enkondukis la terminon "Kurgan-kulturo" en 1956 kun la intenco de enkonduko de "larĝa termino", kiu kombinus la Srednij-Stog-kculturon, Jamnan kulturon kaj Ŝnuregan kulturon (etendante de la 4-a ĝis la 3a jarmilo en Orienta kaj Norda Eŭropo).

Kulturoj, kiujn Gimbutas konsideris parton de la "Kurgan-kulturo":

Historio redakti

Etapoj de la kulturo kaj disvastiĝo redakti

 
Superrigardo de la Kurgana hipotezo.

La originala propono de Gimbutas identigas kvar sinsekvajn etapojn de la Kurgan-kulturo:

  • Kurgan I: regiono de Dnepro / Volgo, frua duono de la 4-a jarmilo aK. Ĝi ŝajne evoluas de kulturoj de la Volga baseno, subgrupoj inkluzivas la Samaran kaj Seroglazovan kulturojn.
  • Kurgan II–III, lasta duono de la 4-a jarmilo aK.. Inkluzivas la kulturon de Srednij Stogkaj Majkop-kulturon de nora Kaŭkazo. Ŝtonaj cirkloj kaj antropomorfa ŝtona steleo de diaĵoj.
  • Kurgan IVJamna-kulturo, unua duono de la 3a jarmilo aK, ampleksante tra la tuta stepa regiono de la Rivero Uralo al Rumanio.

En aliaj publikigadoj ŝi proponas tri sinsekvaj "ondojn" de disvastiĝo.

  • Ondo 1, antaŭdatante Kurgan I, disvastiĝo de la pli malalta Volgo al la Dnepro, kondukante al kunvivo de Kurgan I kaj la Cucuteni-Trypilla kulturo. La migradoj etendis ĝis la Balkanio kaj laŭ la Danubo al la Vinča kulturo en Serbio kaj Lengyel-kulturo en Hungario.
  • Ondo 2 meza 4a jarmilo aK, devena de la Majkop-kulturo kaj rezultante en sukcesoj de kurganigaj hibridaj kulturoj en norda Eŭropo ĉirkaŭ 3000 aK (globula amfora kulturo, Baden-kulturo, kaj finfine ŝnureg-vara kulturo). Laŭ Gimbutas tiu respondas al la unua penetro, apero de la hindeŭropaj lingvoj en okcidenta kaj norda Eŭropo.
  • Ondo 3, 3000 & ndash ;. 2800 aK, disvastiĝo de la ŝaĥta-tomba kulturo trans la stepoj, kun la apero de la karakteriza ŝaĥtaj tomboj ĝis la areoj de moderna Rumanio, Bulgario, Hungario kaj orienta Kartvelio, koincida kun la fino de la Cucuteni-Trypilla kulturo kaj Trialeta kulturo en Kartvelio (ĉ.2750 BC).

Kronologio redakti

  • 4000 & ndash; 3500: La ŝaĥta-tomba kulturo (alinome Jamna-kulturo), la pratipaj kurgan-konstruistoj aperas sur la stepo, kaj la Majkop-kulturo en la norda Kaŭkazo. Hindo-hititaj modeloj montras disiĝon de Pra-anatolia antaŭ tiu tempo .
  • 3500 & ndash; 3000: Mez-PHE. La Jamna-kulturo atingas ties evoluan pinton, reprezentante la klasikan rekonstruitan pra-hindeŭropan socion kun ŝtonaj idoloj, ĉefe praktikanekte brutobredadon en permanentaj setlejoj, protektitaj de remparburgo, vivtenante sin per agrikulturo, fiŝkaptado laŭlonge de la riveroj. Kontakto de la Jamna-kulturo kun malfruaj kulturoj de Neolitika Eŭropo rezultigas la "kurganigitan" glob-amfora kaj Baden-kulturoj (Ondo   2). La Majkop-kulturo montras la plej fruan indicon pri komenco de la bronzepoko; bronzaj armiloj kaj artefaktoj estas enkondukitaj al la Jamna teritorio. Probabla frua satemigo
  • 3000–2500: Malfrua PHE. La ŝaĥt-tomba kulturo tendiĝas super la tuta Ponta stepo (Ondo   3). La ŝnureg-vara kulturo etendiĝas de la Rejno al la Volgo responde al la lasta fazo de la hindeŭropa unueco, la vasta "kurganigita" areo mal-integriĝas al diversaj sendependaj lingvoj kaj kulturoj, ankoraŭ ebliganta lozan kontakton en la disvastiĝo de teknologio kaj fruaj pruntoj inter la grupoj, krom la anatoliaj kaj toĥaraj branĉoj, kiuj estas jam izolitaj de tiuj procezoj. La centum-satem-a disiĝo estas kompleta, sed la fonetikaj tendencoj de satemigo restas aktivaj.

Plia ekspansio dum la bronza epoko redakti

La Kurgan-hipotezo priskribas la komencan disvastiĝon de la pra-hindeŭropanoj dum la 5-a kaj 4-a jarmiloj aK. Kiel uzita de Gimbutas, la termino "kurganigita" supozigas, ke la kulturo disvastiĝis per malgrandaj grupoj, kiuj starigis sin mem super la lokajn homojn kiel elito. Tiu ideo de la PHE-lingvo kaj de ĝiaj id-lingvoj difuzantaj oriente kaj okcidente sen amasa movado, pruviĝis populara ĉe arkeologoj en la 1970-aj jaroj (paradigmo potoj-ne-popolo). La demando de hind-eŭropigo de centra kaj okcidenta Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Hindujo dum la bronzepoko estas multe pli necertaj, ol la okazaĵoj de la kupra epoko kaj subjekto al disputado. La rapide evoluanta kampo de arĥeogenetiko kaj genetika genealogio ekde la malfruaj 1990-aj jaroj ne nur konfirmis la migradajn vojojn el la Ponta stepo, sed tio ankaŭ sugestas, ke la popola movado estis pli grava ol pensita.

Revizioj redakti

Invadaj kontraŭ difuzaj scenaroj redakti

Gimbutas kredis, ke la ekspansioj de la Kurgan-kulturo estis serio de esence malamikaj, novaj militaj invadoj, kiam la nova batala kulturo trudis sin je la pacaj, matriarĥaj kulturoj de la "Malnova Eŭropo" anstataŭante ĝin per la patriarka militista socio; la procezo videblas en la apero de fortikigitaj setlejoj kaj remparburgoj kaj la tomboj de batala ĉefo.

En ŝia posta vivo, Gimbutas ĉiam plie emfazis la perfortan naturon de tiu transiro de Mediteranea kulto de la Patrina diino al la patriarka socio kaj de la kulto de la militaj diaĵoj (Zeŭso, Dyaus), al la punkto kiam ŝi esence formulis feminisman arkeologion. La fakuloj, kiuj akceptis la ĝeneralan scenaron de la hindeŭropaj migradoj, supozas, ke la transiro estis probable multe pli laŭgrada kaj paca ol sugestita de Gimbutas. La migradoj certe ne estis subitaj, organizitaj miltaj operacioj, sed la disvastiĝo de malkonektitaj triboj kaj kulturoj, daŭris multajn generaciojn.

Je kiu grado la indiĝenaj kulturoj estis pace absorbaj aŭ perforte delokitaj restas afero de diskutado inter subtenantoj de la Kurgan-hipotezo. J. Mallory P (en 1989) akceptis la Kurgan-hipotezon, kiel la standardan teorion de la hindeŭropa origino, sed li esprimis kritikon pri radikala scenaro de milita invado de Gimbutas.

Repensita stepa teorio de Anthony redakti

La verko The Horse, the Wheel and Language de David Anthony priskribas lian "Repensitan stepan teorion." David Anthony konsideras la terminon "Kurgan-kulturo" nepreciza, tiel senutila, anstataŭe li uzas la Jamna-kulturon kaj ties rilatojn kun aliaj kulturoj kiel referencan punkton. Li ne ekskludas la popolon de la Majkop-kulturo el inter la hind-eŭropanoj, supozante, ke ili parolis Kaŭkazian lingvon.

Vidu ankaŭ redakti

alternativaj hipotezoj