László Berzsenyi-Janosits

László Berzsenyi-Janosits [lAslO berĵenji-janoŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berzsenyi-Janosits László estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia familia nomvarianto estis Berzsenyi-Janovits.

László Berzsenyi-Janosits
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de septembro 1903(nun 1903-09-02)
en Hungario Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 17-an de aprilo 1982
en Hungario Keszthely (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

László Berzsenyi-Janosits[1] naskiĝis la 2-an de septembro 1903 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rijeka en Kroatio), li mortis la 17-an de aprilo 1982 en Keszthely (laŭ alia informo en Pécel).

Biografio redakti

László Berzsenyi-Janosits maturiĝis en katolika gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1924. Post la diplomo li laboris en pluraj bienoj, en 1928 li revenis al instituto de la akademio, en 1935 al la eksperimenta stacio de la akademio. En 1940 li akiris ankaŭ juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1941-1945 li laboris en simila instituto en Kolozsvár (tiam hungara urbo), poste li revenis al Magyaróvár. En la 1950-aj jaroj li kreis novajn hibridojn de la maizo. Inter 1959 kaj 1969 li laboris en instituto de Georgikon, poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li kreis kunlaboron pri maizoj inter Hungario kaj Germana Demokrata Respubliko. Li estis entombigita en Kemenesmagasi.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gazdaszámok (kunaŭtoro, 1935)
  • Cukorrépafajtákkal végzett előkísérletek eredményei (1940)
  • A takarmánymályva és termesztése (1944)
  • Magyarország kukoricatermesztése (1955)
  • A hibridkukorica (1958)
  • A szántóföldi kísérletek technikája (kunaŭtoro, 1961)

Fontoj redakti

Referencoj redakti