Kemenesmagasi [kemeneŝmagaŝi] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. Kemenes estas nomo de la ĉirkaŭaĵo, kie troviĝas malaltaj montetoj. .

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Kemenesmagasi situas rande de la departemento, ne tro for de Marcal. Proksime estas ponto al Pápa. La komunumo havas nur flankovojojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis en formo "Mogos" en 1331. Baldaŭe menciiĝis 2 apartaj vilaĝoj: unu por nobeloj (Nemesmagasi), la alia por servutuloj (Pórmagasi). Ambaŭ najbaraj vilaĝoj unuiĝis en 1906.

Vidindaĵoj redakti

La luterana preĝejo konstruiĝis en 1784. La romkatolika preĝejo havas la nomon Koro de Jesuo. En la tombejo estas familia kripto de Berzsenyi.

Famuloj redakti