László Dudás
László Dudás [lAslO dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás László estis hungara fasonisto, grafikisto, poŝtmarkoplanisto.
László Dudás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1935 en Bátor |
Morto | 25-an de aŭgusto 2014 (79-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • poŝtmarkdesegnisto • fasonisto • grafikartisto |
László Dudás [1] naskiĝis la 24-an de majo 1935 en Bátor, li mortis la 25-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Dudás frekventis mezlernejon en Debrecen, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas kaj Miklós Borsos. Post siaj studoj li faris fasonojn al ŝipoj, diversaj industriaj iloj, eĉ al firmaoj, iom poste li kreis grafikaĵojn por reklamoj. Ekde 1971 li planadis poŝtmarkojn, resume 227 specojn. Ekde 1991 li laboris jam helpe de komputilo. Li ricevis 5 premiojn inter 1988-2004.
Ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1970, 1990, 1996)
- Pécs (1988)
Elektitaj poŝtmarkoj redakti
- Kastélyok (1986-87)
- Magyar Népművészet (1994-95)
- Budapest és a megyék címerei (1997)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2018-12-28.