László Geréb (episkopo)

László GERÉB [lAslO gerEb], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geréb László estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto. Lia nobela antaŭnomo estis wingartivingárti. Lia kuzo estis Matiaso la 1-a (Hungario).

László Geréb
hungara ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 1452
en nekonata valoro
Morto 6-an de julio 1502 (1502-07-06)
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Transilvanio
Dum 1475-
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1501-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Geréb [1] naskiĝis en 1452, li mortis la 6-an de julio 1502.

Biografio redakti

László Geréb frekventis altlernejon en la renesanca Italio. Hejmenveninta li estis preposto kaj subkanceliero en Buda. En la reĝa kortumo li helpis la artojn, ekzemple li invitis András Hess por fondi presejon. En 1475 li estis elektita episkopo de Transilvanio. Tiun postenon ankaŭ la papo aprobis en la sekva jaro. En 1484 Inocento la 8-a nomumis lin diplomato, kiu respondecis por la plena Hungara reĝlando. Nur en 1489 li pastriĝis. Geréb ricevis la ĉefepiskopan seĝon en Kalocsa de Vladislao la 2-a Jogajlido en 1501. Lia morto ne permesis oficiale okupi la episkopan seĝon.

Fontoj redakti