Leonard Orban

Leonard Orban, naskiĝinta la 28-an de junio 1961, estas rumana sendependa politikisto kiu ekde la 1-a de majo 2007, kiam Rumanio iĝis membroŝtato de la Unio, laboras kiel komisionano pri plurlingvismo en la Eŭropa Komisiono Barroso, la plenuma organo de la Eŭropa Unio inter la jaroj 2004 kaj 2009. Li respondecas pri la lingvopolitiko de la Eŭropa Unio kaj estas la unua komisionano kies sola respondeco estas plurlingvismo.

Leonard Orban
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1961 (1961-06-28) (62-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Transilvania University of Brașov • Bukareŝta Akademio pri Ekonomiaj Studoj
Familio
Frat(in)o Ludovic Orban
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistoinĝeniero
vdr
Leonard Orban

Li parolas aldone al sia denaska lingvo, la rumana, ankaŭ la francan, iomete la italan kaj la anglan[1].

Edukado kaj kariero redakti

Orban studis inĝenieradon kaj ekonomikon. Li havis plurajn postenojn rilatajn al la akcepto de Rumanio en la Eŭropan Union, plej fame kiel vic- kaj post ĉef-intertraktanto por sia lando dum la tempo de finaj intertraktoj kun la Eŭropa Unio.

Celoj kaj taskoj kiel komisionano redakti

Rilate al plurlingvismo, Orban koncentriĝas pri la antaŭenigo de fremdlingva lernado per EU-programoj kiel la Programo por tutviva lernado 2007-2013. Aldone, al lia taskaro apartenas ankaŭ la efika funkciado de la vastaj servoj de tradukado (kaj teksta kaj parola) en la 23 oficialaj lingvoj de la EU. Orban zorgas pri laborantaro kun 1300 membroj kaj pri 1 elcento de la EU-buĝeto.

Multlingva retforumo kaj Esperanto redakti

Orban fondis oficialan multlingvan retforumon pri multlingvismo. En ĝi partoprenas multaj esperanto-parolantoj, kiuj varbas por tio ke la Eŭropa Unio subtenu Esperanton kaj iam uzu ĝin kiel pivotan lingvon (pontlingvo). En respondo al komentoj en la forumo de la 6-a de februaro 2008, li respondis ankaŭ al la kontribuoj de la esperanto-parolantoj, kontraŭante la uzon de Esperanto kiel Eŭrop-Unian pontlingvon. Por subteni sian vidpunkton, li atentigis, ke kreado de kompletaj terminaroj por tute novaj uzokampoj de Esperanto estus enorma, multekosta laboro; li asertas, ke ekesto de pontlingvoj estas "historie spontanea fenomeno socilingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj kaj politikaj". Krome li skribas, ke li mem "ne kredas" je pontolingvoj; tamen li ne komentas la ĉiam kreskantan rolon de la angla kiel ĝuste tia pontolingvo en EU. Al lia respondo denove respondis multaj Esperantistoj per mesaĝoj en la forumo.

Politikaj konvinkoj redakti

Kvankam Orban ne apartenas al iu ajn politika partio, li sekvas liberalismon. Li subtenas la pluan Eŭrop-Unian integriĝon de Rumanio. Orban subtenas ankaŭ pli fortan Eŭropan Union kaj rean iniciaton por instali Eŭrop-Unian konstitucion sen ŝanĝoj al la origina teksto.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Laŭ retejo de la germana radio Deutsche Welle Arkivigite je 2011-11-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti