Lilly Steinschneider

Lilly STEINSCHNEIDER [lili stejnŝnejder], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Steinschneider-Wenckheim Helene Lilly (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Budapeŝto, mortis la 28-an de marto 1975 en Ĝenevo) estis la unua hungara virina piloto. Ŝia registrita persona nomo estis Ilka, ŝia edzo estis grafo Johannes Coudenhove-Kalergi (frato de Richard Coudenhove-Kalergi).

Lilly Steinschneider
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1891 (1891-01-13)
en Budapeŝto
Morto 28-an de marto 1975 (1975-03-28) (84-jaraĝa)
en Nico
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Johannes Coudenhove-Kalergi
Okupo
Okupo piloto
vdr

Biografio redakti

Lilly Steinschneider devenis el riĉa juda familio. Ŝi vidis flugmaŝinan prezentadon en 1910, poste ŝi volis esti piloto. Post 2 jaroj ŝi jam estis pasaĝero en flugmaŝino, en la sama jaro ŝi frekventis pilotan kurson kaj ŝi ricevis pri tio diplomon. Ŝi ofte flugis (en Vieno kiel aŭstro), sed ŝia pilota kariero finiĝis kaj pro la edziniĝo, kaj pro la 1-a mondmilito. Ŝi naskis filinon en Prago en 1927. Pro la nazioj en 1939 ŝi translokiĝis al Romo, kie ŝi vivis jam sola. En 1960 ŝi eksedziniĝis en Francio.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti