Litomyšl (kastelo)

Kastelo Litomyšl situas en la urbo Litomyšl en Ĉeĥio, en la regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 18 km nordoriente de Svitavy.

Litomyšl
kastelo
Vido al la kastelo
Oficiala nomo: Státní zámek Litomyšl
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥa reĝlando
Parto de Litomyšl
Situo Litomyšl
 - koordinatoj 49° 52′ 24″ N 16° 18′ 47″ O / 49.87333 °N, 16.31306 °O / 49.87333; 16.31306 (mapo)
Arkitekto Giovanni Battista Aostalli
Stiloj Renesanco, Klasikismo
Materialo Ŝtono
Devena burgo mezepoko
 - kastelo 1568-1581
 - nuntempa aspekto 16-a jarcento
 - post incendio 1775
Posedanto Vratislav z Pernštejna devena kastela
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Litomyšl
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kastelo Litomyšl
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1999 (#23)
Numero 901
Regiono Eŭropo
Proprumanto Ŝtato
Adreso Státní zámek Litomyšl
Jiráskova 93
570 01 Litomyšl
Telefono +420 461 615 067
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chateau Litomyšl
Retpaĝo: www.zamek-litomysl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Unu el la plej ampleksaj kaj plej elstaraj renesancaj konstruaĵoj en la lando, pro sia valoro proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo. Ekde 1999 parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO. La loko ligita kun naskiĝo de la komponisto Bedřich Smetana.

Historio redakti

Reprezenta renesanca kastelo konstruita en 1568-1581 de Giovanni Battista Aostalli surloke de la pli malnova burgo kaj monaĥejo. Post incendio en 1775 la internoj estis adaptitaj en klasikisma stilo. La kastelo estas ĉirkaŭita de ornama ĝardeno kaj parko.

Vidindaĵoj redakti

  • 1-a itinero en la kastelo – reprezentaj salonoj, kastela teatro kun originaj dekoraĵoj de J. Platzer
  • 2-a itinero en la kastelo – gastĉambroj, kapelo, urba galerio (pentroarto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj)
  • kastela kelaro – ekspozicio de statuoj de Olbram Zoubek
  • kastela bierfarejo – naskiĝdomo de Bedřich Smetana, ekspozicio de la regiona muzeo
  • kastela ĉevalrajdejo – muzeo de aktikveco

Praktikaj informoj redakti

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • En junio kaj septembro en ĝi okazas prestiĝaj muzikfestivaloj.
  • La aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.