Longos, (helene Λόγγος (proksimume la 2-a jarcento p.K.) estis antikva helena verkisto, konata pro sia erota romano el paŝtista medio Dafno kaj Ĥloa (Ποιμενικων των περι Δάφνιs καὶ Χλόη Λεσβιακων λογου).

Longoso
Persona informo
Λόγγος
Naskiĝo 1-an de januaro 200 (0200-01-01)
en Mitileno
Morto 30-an de novembro 199 (0199-11-30) (-1-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 2-a jarcento–3-a jarcento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dafno kaj Ĥloa, bildo de franca pentristo François-Louis Français el la jaro 1872

Pri lia vivo estas praktike nenio konata. Ke li vivis verŝajne en la dua jarcento estis difinita surbaze de lingvistika analizo de la romano. Oni opinias, ke li devenis el la insulo Lesbo, ĉar lia romano tie okazas. Eĉ ekzistas hipotezo, ke lia nomo ekestis baze de eraro de skribisto, kiu la vorton "λογου" (t.e. "okazaĵo") el nomo de la romano misskribis "λογγου" kaj el tio ekestis nominativo "λογγος", kiu estis interpretata kiel nomo de verkisto. Se li vere nomiĝis Longoso, estis verŝajne liberigita romia sklavo.

Longoso estis atikisto, favoranto de la direkto en greka prozo, kiu ekestis jam en la 2-a jarcento a. K., kiel reago al floreco kaj patoseco. Al tio respondas trankvila kaj simpla stilo en rakontado de lia romano, kies ĉefa temo estas evoluo de amo inter la juna paŝtisto kaj bela juna paŝtistino, fone de diversaj aventuroj. Romano estis favorata ĉefe en epokoj de renesanco kaj rokoko, fariĝis temo de multaj belartaĵoj, Jean Jacques Offenbach laŭ ĝi verkis opereton kaj Maurice Ravel baleton.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Longos en la ĉeĥa Vikipedio.