Maquis Original

Tanzania muzikgrupo

Orchestra Maquis OriginalMaquis Original estas muziki wa dansi bando el Tanzanio, origine el Demokratia Respubliko Kongo. Fondita en 1970 kaj ankoraŭ aktiva, ĝi estas unu el la plej daŭrantaj dansi-grupoj.[1]

Maquis Original
Fondo 1970
Ĝenro muziki wa dansi
Muzikistaro
Saksofono Chinyama Chianza
gitaro Nguza Mbangu
kanto Mbuya Makonga
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Muzikistoj de la grupo Super Teo fondis la muzikbandon. En 1972 ili estis invititaj ludi en Ugando kaj Tanzanio. Ĉi tiu sperto ekigis lian decidon translokiĝi al Kinondoni, distrikto de Daresalamo.[2] Kiel plej multaj tanzaniaj bandoj de la tempo, Orchestra Maquis Original estis sponsorita de la tanzania registaro kaj komerce administris kiel kooperativo. La kooperativo havis aliajn kompaniojn krom muziko, ekzemple: bieno. Orkestro Maquis Original esploris grandan diversecon de stiloj: kamanyola bila jasho, sanifu, ogelea piga mbizi kaj zembwela.[1][3]

La gvidantoj de la muzikbando estis sin sekve saksofonisto Chinyama Chianza, gitaristo Nguza Mbangu, kantisto Mbuya Makonga kaj fine Thsimanga Assosa kaj Ilunga Mbanza. Assosa verkis iujn el la plej novaj kantoj de Maquis, kiel «Makumbele» kaj «Ngalula. Tiuj kantoj ankaŭ montris la talenton de gitaristo Dekula Kahanga, kiu poste fariĝus sukcesa gitaristo memstare.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti