Mark SHUTTLEWORTH (naskiĝis 18-an de septembro 1973 en Welkom, Liberŝtato, Sud-Afriko) estas sudafrika entreprenisto. Li estis konata kiel unua kosmonaŭto de Afriko kaj kiel dua kosmoturisto.

Mark Shuttleworth
Persona informo
Naskonomo Mark Richard Shuttleworth
Naskiĝo 18-an de septembro 1973 (1973-09-18) (50-jaraĝa)
en Welkom
Lingvoj angla
Loĝloko Sud-AfrikoManksinsulo
Ŝtataneco Sud-AfrikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Western Province Preparatory School • Rondebosch Boys' High School • Diocesan College • Universitato de Kaburbo • Brooks School
Okupo
Okupo entreprenisto • kosmonaŭtoinĝenieroinventistokomputosciencisto • blogisto • entreprenisto • programevoluigisto • private space traveler
TTT
Retejo https://www.markshuttleworth.com/
vdr

Mark Shuttleworth studis financojn kaj sistemojn de manaĝada informado en la universitato Kaburbo. En la 1990aj jaroj laboris li ĉe la Linuks-distribuado Debian GNU/Linukso kiel evoluigisto. Li fondis en 1995 la retsekurecan firmaon Thawte, vendis ĉi tiun en 1999 por 575 millionoj da usonaj dolaroj, ĝuste antaŭ la krevo de la dotkom-veziko, al la usona kompanio VeriSign. Post la vendo de Thawte, fondis li la firmaon HBD Venture Capital kaj la bonfaran organizaĵon Shuttleworth Foundation, kiu apogas la edukajn projektojn en Sud-Afriko.

La 25-an de aprilo 2002 flugis li kiel kosmoturisto per rusia Sojuz TM-34 en la kosmon. Du tagojn poste dokis la kosmokapsulo al la Internacia Kosmostacio, kie li partoprenis en kelkaj eksperimentoj pri aidoso- kaj genesploro. Li revenis la 5-an de majo per Sojuz TM-33 al la Tero. Por la veturo pagis li 20 milionojn da usonaj dolaroj kaj devis sin trejni dum unu jaro, el kiu 7 monatojn en la t.n. Stela Urbo apud Moskvo.

La asteroido 14310 Shuttleworth[1] estis nomita laŭ li.

Mark Shuttleworth loĝas hodiaŭ en Londono.

Notoj kaj referencoj redakti