Megara

urbo en Grekio
Tiu ĉi artikolo traktas la grekan urbon Megara. En la helena mitologio ankaŭ ekzistis samnoma mita edzino de la hero Heraklo

Megara (greke Μέγαρα - Mégara) estas inter la plej antikvaj urboj de Grekio. La havena urbo borde de la Sarona Golfo situas en la administra regiono Atiko - iom plo ol 30 kilometrojn okcidente de la ŝtata ĉefurbo Ateno, ĉe la nur proksimume 20 kilometrojn larĝa markolo, kiu norde limiĝas per la kontinenta parto de Grekio kaj sude per la duoninsulo Peloponezo.

Megara
urbo
Administrado
Poŝtkodo 191 00
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 467  (2021) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 0′ N, 23° 21′ O (mapo)37.994923.3423Koordinatoj: 38° 0′ N, 23° 21′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 322,21 km² (32 221 ha) [+]
Megara (Grekio)
Megara (Grekio)
DEC
Megara
Megara
Situo de Megara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Megara [+]
vdr

La urbo dum la epoko de antikva Grekio estis la ĉefurbo de la pejzaĝo Megaris, en kiu vivis doriaj grekoj. Nuntempe la urbo havas proksimume 20.000 loĝantojn kaj situas rande de la rapidvojo inter Ateno kaj Korinto.

Historio redakti

Mégara ĝis proksimume la jaro 660 a.K. kiel maramea urboŝtato kun pluraj kolonioj havis la kulminon de sia potenco. Post pluraj militaj bataloj kun la proksimaj urboŝtatoj Ateno kaj Korinto ĝi tamen perdis multajn el siaj teritorioj kaj lige al tio perdis signifon. Kiam la potenca urboŝtato Ateno decidis bloki la marajn vojojn al Mégara, la minacata urbo petis helpon de la alianca urbo Sparto kaj sekve de tio komenciĝis la Peloponeza Milito (431-404 a.K.) inter Sparto kaj Ateno.

Pluraj el la unuaj reĝoj de Mégara laŭ la helena mitologio devenis de grekaj dioj. Inter la ne-mitaj personaĵoj de la urbo interalie elstaras la filozofo Eŭklido, kiu estis disĉiplo de Sokrato.