Meyer Werft

La Meyer Werft estas granda germana ŝipfarejo, kun stabo en Papenburg. Ekde 1997 ĝi estas parto de la Meyer Neptun Group kune kun Neptun Werft en Rostock.

La ŝipfarejo


Meyer Werft
Meyer Werft
ŝipfarejo vd
Dum 1795 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco (GmbH)
Sidejo Papenburg
Lando Germanio
Dungitoj ĉ. 3 300 (stato de junio 2015)
Spezosumo 1,9 miliardoj da Eŭroj (stato de 2015)
Agokampo ŝipfarejo
plezurŝipo
filiaj kompanioj Meyer Turku vd
TTT www.meyerwerft.de
vdr
La AIDAnova en la ŝipfarejo
La AIDAbella en la ŝipfarejo
La Norwegian Jewel (Foto:Christian Brinkmann)
Quantum of the Seas

Ĝi fondiĝis en 1795 kiel ŝipfarejo por konstruado de lignaj ŝipoj, Josef Lambert Meyer startis la konstruadon de feraj ŝipoj en 1874. Ĝis 1920 estis pli ol 20 ŝipfarejoj en la Papenburga areo. Hodiaŭ, Meyer Werft estas la nura restanta ŝipfarejo en Papenburg. Dum pli ol ses generacioj ĝi estis private tenata kaj familie posedata kompanio.

Ĝi akiris internacian agnoskon pro la konstruado de enkamionaj pramoj, pasaĝeraj pramoj, dizelaj ŝipoj, kontenerŝipoj, brutarpramoj kaj plej freŝdate luksaj plezurkrozoŝipoj.

Meyer Werft havas unu el la plej grandaj kovritaj karenejoj de la mondo. La unua kovrita doko estis inaŭgurita en 1987 kaj estis 370 metroj longa, 101,5 metroj larĝa kaj 60 metroj alta. En 1990/91 la doko estis pligrandigita per aldonaj 100 metroj. En 2000 dua kovrita doko estis konstruita kiu post pligrandigo nun (2009) havas longon de 504 m larĝon de 125 m kaj alton de 75 m.

Meyer estas unu el la plej grandaj kaj modernaj ŝipfarejoj de la mondo kun 2 300 dungitoj. Ĝi estas specialigita en plezurkrozoŝipoj de Panamax formato por la ŝipkompanioj Royal Caribbean International kaj Norwegian Cruise Line (posedata de Star Cruises). Ekde 2006, ĝia plej freŝdata projekto estis la konstruo de la NCL America Pride of Hawaii. Ĝi ankaŭ liveris la Norwegian Pearl al Norwegian Cruise Line en novembro 2006. Nuntempaj plezurkrozoŝipaj projektoj inkludas Norwegian Gem por Norwegian Cruise Line kaj Celebrity Solstice por Celebrity Cruises (posedata de Royal Caribbean Cruises). Meyer Werft ankaŭ konstruas du novajn ŝipojn por Disney Cruise Line.

Pro ĝia supreflua situo ĉe la rivero Emso, La gigantaj liverotaj ŝipoj devas fari 36 kilometran vojaĝon al la Dolarda golfeto kaj tio altiras ĉiufoje milojn da spektantoj. Ĝis la finkonstruo de la baraĵo en la Emso ("Emssperrwerk") en 2002 la vojaĝo nur eblis dum alta tajdo.

Ŝipoj konstruitaj je la Meyer Werft GmbH (elekto) redakti

 
Ŝipfarejhalo kun Norwegian Gem
 
La Disney Fantasy konstruata

Eksteraj ligiloj redakti