Mici Erdélyi [erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Erdélyi Mária Ernesztina estis hungara aktoro, dancisto. Ŝia dua edzo estis Imre Ráday.

Mici Erdélyi
Persona informo
Naskonomo Erdélyi Mária Ernesztina
Naskiĝo la  11-an de septembro 1910(nun 1910-09-11)
en Ĉeĥio Teschen (Aŭstrio-Hungario)
Morto 1994
en Usono Santa Monica (Kalifornio, Usono)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Imre Ráday
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Mici Erdélyi [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1910 en Teschen (Aŭstrio-Hungario) (nuntempa Český Těšín en Ĉeĥio), ŝi mortis en 1994 en Santa Monica (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Mária Erdélyi translokiĝis al Budapeŝto jam en 1914. Ŝi akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio. Ekde 1924 ŝi estis dancisto en Operetoteatro (Budapeŝto), post 2 jaroj ŝi estis videbla en cirko. En la jaro 1928 ŝi faris eksterlandan revuan turneon sub nomo „Mimo von Delly” kun Kálmán Latabár kaj Árpád Latabár (1903). En 1928 ŝi vivis en Berlino, kie ŝi havis filmajn rolojn. Hejmenveninta ŝi estis membro ekzemple de Gaja Teatro. Depost la 2-a mondmilito la komunistoj faris finon al aktora kariero de Erdélyi. En 1967 ŝi disidis al Kalifornio. Ŝi edziniĝis en 1923, 1930, 1943.

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Hyppolit, la lakeo (1931) – dancistino
  • Ende schlecht, alles gut (1934) – Lilly
  • Jómadár (1943) – primadono
  • A Jávor (1987)

Fontoj redakti