Miklós Krámer
Miklós Krámer [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krámer Miklós estis hungara kuracisto, biokemiisto.
Miklós Krámer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 1963 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto • kuracisto • biologo |
Miklós Krámer [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aŭgusto 1963 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Miklós Krámer akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1949. Inter 1950 kaj 1953 li havis postenon en Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1957 li havis stipendion en Londono, en la sama jaro li kandidatiĝis. Hejmenveninta li laboris en kemia instituto, ekde 1961 li estis laboratoriestro. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Adatok a fehérjék bioszintézisének kérdéséhez (1957)
- Molekuláris Genetika (1963)