Miklós Zrínyi (kemiisto)
Miklós Zrínyi [miklOŝ zrInji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zrínyi Miklós estas hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007, ordinara en 2013) de Hungara Scienca Akademio.
Biografio redakti
Miklós Zrínyi frekventis gimnazion en Kaposvár, poste universitaton en Budapeŝto. Li ricevis kemian diplomon en 1974, poste li instruis longe en Universitato Eötvös Loránd. Intertempe li pasis pli ol unu jaron en universitato en Ulm. Li estas katedrestro en teknikuniversitato en Budapeŝto ekde 1994. Li okupiĝis precipe pri la ĝeloj kaj la fizika kemio. Li ricevis medalon en 1997.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Intelligens anyagok
- A szintetikus izom és a szabályozott hatóanyag-leadás (1999)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva intervjuo kun foto (la teksto estas legebla lastfoje)