Nacia Palaco de Mafra

La Nacia Palaco de Mafra (aŭ "Palaco-Konvento") estas impona konstruaĵo, kiu troviĝas en la portugala urbeto Mafra, ĉirkaŭ 40 km for de la ĉefurbo Lisbono.

Nacia Palaco de Mafra
palacobazilikokonventomuzeokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto João Frederico Ludovice vd
Lando Portugalio vd
Situo Mafra
Situo
Geografia situo 38° 56′ 13″ N, 9° 19′ 35″ U (mapo)38.936922-9.326395Koordinatoj: 38° 56′ 13″ N, 9° 19′ 35″ U (mapo)
Nacia Palaco de Mafra (Portugalio)
Nacia Palaco de Mafra (Portugalio)
DEC
Nacia Palaco de Mafra
Nacia Palaco de Mafra
Situo de Nacia Palaco de Mafra
Map
Nacia Palaco de Mafra
Parto de Royal Building of Mafra vd
Retejo http://www.palaciomafra.pt
vdr

Komence estis nur projekto konstrui konventon por 13 franciskanaj fratuloj. Laŭdire la projekto estis religia promeso de la reĝo Johano la 5-a, kiu estis malsana kaj volis resaniĝi. Aliaj diras, ke la konstruado komenciĝis, kiam la reĝo volis danki – en 1717 – pro la naskiĝo de sia filino, princino Maria Bárbara.

Ĉar en tiu epoko alvenis multe da oro el la kolonio Brazilo, la reĝo decidis pligrandigi la konstruaĵon. La unua arkitekto – germano, kiu estis studinta en Italio – administris la laborojn ĝis 1730, poste lia filo daŭrigis ilin. Entute estis dungitaj 52.000 laboristoj. Je la fino la baroka konstruaĵo ampleksis konventon por 330 fratuloj, grandan bazilikon kaj grandegan palacon. La tutaĵo larĝas 232 metrojn.

Por la bela baroka baziliko kaj por kelkaj partoj de la konvento Reĝo Johano la 5-a mendis religiajn pentraĵojn, pentritajn de konataj italaj pentristoj – ekzemple Francesco Trevisani (kiu pentris la grandan pentraĵon de la ĉefaltaro) – krom marmoraj statuoj, faritaj en Italio kaj aliaj landoj.

La palaco ampleksas en tri etaĝoj ĉirkaŭ 1.200 ĉambrojn (kun belaj mebloj el la 18-a kaj 19-a jarcentoj en multaj el ili), krome antikvan apotekon kaj malgrandan hospitalon, kaj precipe gravegan kaj belegan bibliotekon. Tiu biblioteko larĝas 9,5 metrojn, altas 13 kaj longas 88 metrojn. La planko kaj muroj estas el marmoro. La ligno de la duetaĝaj bretaroj estas bele skulptitaj en rokoka stilo. La biblioteko enhavas ĉirkaŭ 35.000 librojn, ĉiuj havantaj ledajn kovrilojn. Multaj el ili estas raraj kaj multvaloraj, ekzemple la inkunabloj.


Bibliografio redakti

  • GOMES, Joaquim da Conceição. Descrição minuciosa do monumento de Mafra, ideia geral da sua origem e construção e dos objetos mais importantes que o constituem. Segunda edição, correta e aumentada com muitas notas e com uma notícia de Sintra, seus edifícios e arredores. Imprensa Nacional: 1871.
  • Memorial do Convento estas romano de José Saramago, kiu kunigas la historion de la konstruado de la monumento kun fikcia intrigo de interesegaj roluloj, inter kiuj divenulino, pioniro de aviado kaj laboristo kiu estas akuzita de la Inkvizicio. José Saramago. Memorial do Convento 43a eld. Caminho [S.l.] ISBN 978-972-21-0026-7.