Nicolas-Joseph Cugnot

Nicolas-Joseph Cugnot ([nikɔla ʒozɛf kyɲo] ; naskiĝis la 25-an de septembro 1725 en Void-Vacon, mortis la 2-an de oktobro 1804 en Parizo) estis franca milita inĝeniero kaj planisto

Nicolas-Joseph Cugnot
Persona informo
NomoNicolas-Joseph Cugnot
Dato de naskiĝo25-a de septembro 1725
NaskiĝlokoVoid-Vacon
Dato de morto2-a de oktobro 1804
MortolokoParizo
Aĝo je morto79
Okupoj kaj profesioj
Okupojmilita inĝeniero kaj planisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr
Vaporaŭto de Cugnot

Cugnot soldatservis dum la sepjara milito en la aŭstra armeo, en 1763 li reiris al Parizo, kie verkis pri militaj aferoj kaj eksperimentis per pli frue elpensitaj inventaĵoj. En 1769 kaj 1770, li konstruis du vapormovigitajn traktorojn por tiri kanonojn. El tiuj la dua restis eĉ ĝis hodiaŭ en la Conservatoire national des arts et métiers en Parizo, kie oni povas spekti ĝin.

La vapormaŝino estis dupiŝta — planita laŭ ideoj de Denis Papin, franca fizikisto —, en kiu la unua sola rado estis pelita kaj direktebla. Problemo estis la postplenigo de la akvo.

Tiu veturilo ankaŭ havis la unuan aŭtomobilan akcidenton en la historio. Ĝi kuris kontraŭ la muro de la garnizono.

Kaŭzo estis la konstruo:

  • Malfavora distribuo de la pezo. La vaporujo situis antaŭ la antaŭa rado.
  • La bremso estis malforta aŭ mankis. En la bildoj oni ne vidas iun ajn bremson.
  • La stirado estis malfacila

Bibliografio redakti

  • Rauck, Max J. B.: Cugnot, 1769–1969: der Urahn unseres Autos fuhr vor 200 Jahren. München: Münchener Zeitungsverlag 1969.
  • Bruno Jacomy, Annie-Claude Martin: Le Chariot à feu de M. Cugnot, Paris, 1992, Nathan/Musée national des techniques, ISBN 2-09-204538-5.
  • Louis Andre: Le Premier accident automobile de l'histoire , in La Revue du Musée des arts et métiers, 1993, Numéro 2, p 44-46

Eksteraj ligiloj redakti

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Cugnot, Nicolas-Joseph" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Cugnot ,Nicolas-Joseph".