Objekto Verbo Subjekto
vortordo kiel “pomon manĝis mi”, ne ordinara en Esperanto
publikigita versio estis patrolita je 22 jun. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 22 jun. 2019.
Laŭ lingva tipologio, OVS estas unu la plej maloftaj vortordoj inter la lingvoj de la mondo.
Vort- ordo |
Esperanta ekvivalento |
Proporcio de lingvoj |
Ekzemplaj lingvoj | |
---|---|---|---|---|
SOV | "Mi vin amas." | 45% | hindia, japana, latina | |
SVO | "Mi amas vin." | 42% | angla, ĉina, rusa | |
VSO | "Amas mi vin." | 9% | hebrea, irlanda, zapoteka | |
VOS | "Amas vin mi." | 3% | baure, fiĝia, malagasa | |
OVS | "Vin amas mi." | 1% | apalai, hixkaryana, tamila | |
OSV | "Vin mi amas." | 0% | jamamadí, warao, xavante |
Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]
Ekzemple:
- La muson ĉasas la kato.
Tre malmultaj uzas tiun formon kiel la ĉefa aŭ plej ofta vortordo, sed multaj lingvoj kiel Esperanto, la rumana, la hungara, ktp. uzas tiun vortordon por specife emfazi la objekton. En la sveda, tiu vortordo permeseblas kiam la objekto estas pronomo.
Tiu estas la ĉefa vortordo uzata en:
- lingvo Guarijio
- lingvo Hixkaryana
- la Klingona lingvo (fikcilingvo)
- Gumosopo (planlingvo)
Formo: Subjekto - Verbo - Objekto
Referencoj redakti
- ↑ Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
- ↑ Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en