Observatorio McDonald

La Observatorio McDonald (angle McDonald Observatory) estas astronomia observatorio en la urbo Fort Davis (Teksaso, Usono). Ĝia MPC-kodo estas 711[1]. La ĉefa konstruaĵo troviĝas sur la monto Locke (Montaro Davis), je alto de 2070 m. (koordinatoj : 30° 40′ 17″ N 104° 1′ 21″ U / 30.67139 °N, 104.02250 °U / 30.67139; -104.02250 (mapo)) ; kromaj instalaĵo situas sur la monto Fowlkes, ĉirkaŭ 1,3 km nord-oriente. La observatorio situas en kampuso de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino kaj estas financata ĉefe de tiu universitato.

Observatorio McDonald
steloobservatorio
Geografia situo 30° 40′ 17″ N, 104° 1′ 19″ U (mapo)30.6714-104.022Koordinatoj: 30° 40′ 17″ N, 104° 1′ 19″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Fort Davis
Observatorio McDonald (Teksaso)
Observatorio McDonald (Teksaso)
DEC
Observatorio McDonald
Observatorio McDonald
Lokigo de Teksaso en Usono
Map
Observatorio McDonald
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vido de la observatorio :
Maldekstre : monto Fowlkes ; dekstre : monto Locke
Kupoloj de la teleskopoj „Otto Struve“ de 2,1 m (maldekstre) kaj „Harlan J. Smith“ de 2,7 m (dekstre)

Historio redakti

La Observatorio McDonald estis kreita danke al donaco de la bankisto William Johnson McDonald (18441926) al la Universitato de Teksaso. Post prokrasto pro kontesto de la testamento, la konstruo komenciĝis sur la monto Locke. La Teleskopo Otto Struve (tiame ankoraŭ ne nomata) estis tie inaŭgurata la 5-an de majo 1939 kaj estis tiam la dua plej granda teleskopo en la mondo. La Observatorio McDonald laboris sub kontrakto de la Universitato de Ĉikago ĝis la 1960-aj jaroj, kiam ĝi iĝis regita de la Universitato de Teksaso, sub la estreco de Harlan James Smith[2].

La nunaj esploroj koncernas la planedsistemojn, la spektroskopion de la steloj, la interstelan medion, la ekstergalaksian astronomion kaj la teorian astronomion[3].

Instrumentoj redakti

La observatorio havas diversajn instrumentojn de bildigo kaj spektroskopio en la videbla spektro kaj en la infraruĝa, kaj funkciigas la unuan stacion de lasera distancmezuro de Luno.

Sur la Monto Locke, troviĝas:

Sur la Monto Fowlkes, troviĝas:

Popularigo redakti

La observatorio estas vizitebla de la publiko. Ĝi produktas la radioprogramadojn de scienca popularigo „StarDate“ en angla kaj „Universo“ en hispana.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti