Observatorio Roĵen
La Observatorio Roĵen (bulgare Национална астрономическа обсерватория - Рожен : Nacionala Astronomiĉeska Observtorija - Roĵen) estas astronomia observatorio situanta 90 km sude de Plovdiv en Bulgario. Plej proksimaj urboj estas je 15 km nord-oriente Ĉepelare kaj je 30 km sude Smoljan.
Observatorio Roĵen | |||
---|---|---|---|
Национална астрономическа обсерватория - Рожен | |||
steloobservatorio | |||
Lando | Bulgario vd | ||
Situo | Provinco Smoljan | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 41′ 36″ N, 24° 44′ 16″ O (mapo)41.69333333333324.737819444444Koordinatoj: 41° 41′ 36″ N, 24° 44′ 16″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.nao-rozhen.org/ | ||
Ĝi estas administrata de la Instituto de Astronomio de la Bulgara Akademio de Sciencoj. Tiu observatorio estas unu el plej grandaj en Eŭropo kaj havas aktiva teamo de ĉirkaŭ 50 astronomoj.
Ĝi malfermiĝis oficiale la 13-a de marto 1981, kvankam la observoj estis komencitaj en septembro 1980. Elde tie, dek asteroidoj estis malkovritaj.
En julio 2010, pro elĉerpiĝo de monrimedo, ĝi estis minacita de fermo[1]. Per peticio, 4300 bulgaraj civitanoj sukcese petis ke oni daŭrigu la aktivecojn.
La 10-an de julio 2010, la ekstersunsistema planedo WASP-3c estis malkovrita per mezuroj faritaj elde la observatorio Roĵen[2].
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- bulgare/angle Oficiala paĝaro de la observatorio
- bulgare/angle Instituto de Astronomio kaj Nacia Astronomia Observatorio