Okcidenta Frislando

Okcidenta Frislando (ankaŭ Okcidenta Frisio; nederlande West-Friesland; estas nuntempa regiono en la nordokcidenta parto de Nederlando, en la provinco Norda Holando.

Okcidenta Frislando
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoNederlando
- koordinatoj52° 41′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)52.6833333333335Koordinatoj: 52° 41′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)


Okcidenta Frislando (Nederlando)
Okcidenta Frislando (Nederlando)
DEC
Okcidenta Frislando
Okcidenta Frislando

Map
Okcidenta Frislando
Vikimedia Komunejo:  West Friesland [+]
vdr
Mapo de la regiono (oranĝa parto)

La regiono havas areon de ĉ. 800 km², limigita de la digo Westfriese Omringdijk. Ĝi konsistas el la komunumoj:

nederlanda nomo okcident-frisa nomo
Alkmaar Alkmar
Drechterland Drechterland
Enkhuizen Henkhúze
Heerhugowaard HeerhugoweerdHeregeweerd
Hollands Kroon ?
Hoorn Hoorn
Koggenland Koggeland
Langedijk Lengedik
Medemblik Memelik
Opmeer ObmarOpmar
Schagen Skagen
Stede Broec Stee Broek

Ĝi inkluzivas la urbojn Hoorn kaj Alkmaar.

Dialekto redakti

En la administra areo Okcidenta Frislando oni parolas la "okcident-frisan" dialekton de la nederlanda lingvo. Ĉi tiu dialekto estas mikslingvo de la nederlanda kaj la origina okcidentfrisa lingvo el la frisa lingvaro, kiu ankoraŭ nun pure parolatas en la nuntempaj nederlandaj provincoj Frislando kaj Groningen. Hodiaŭ la dialekto pli similas la nederlandan ol la frisan, sed ankaŭ estas similecoj al la frisa. Bonas atenti ke en la apuda norda Germanio, kie ekzistas la historiaj regionoj Orienta Frislando kaj Norda Frislando, oni ofte aplikas la terminon "Okcidenta Frislando" al la tuta regiono en kiu parolatas la okcidentfrisa lingvo, ne nur la malgranda administra areo West-Friesland de la nederlanda provinco Norda Holando.