La urbeto Oojamazaki (大山崎町, Hepburn: Ōyamazaki) estas urbeto en la gubernio Kioto en Japanio. Ĝi estas la plej malgranda urbeto en la gubernio Kioto laŭ grandeco de areo.

Oojamazaki
Japana nomo 大山崎町
Loko
Lando Japanio
Regiono Kansajo (Kinki-regiono)
Gubernio Gubernio Kioto
Subgubernio Otokuni
Municipokodo 26303-6
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 5.97 km²
Loĝantaro (1-a de septembro 2012)
     Tute 15 023
Simboloj
Arbo Akamacu (Pino)
Floro Sakura (Sakuro)
Birdo Uguisu (Japana ĉetio)
Urbetodomo de Oojamazaki
Adreso 〒618-8501
Natume 3, Enmyozi
Oficiala retpaĝo: http://www.town.oyamazaki.kyoto.jp/
vdr

Historio redakti

Ekde antikveco Oojamazaki estas grava loko por transportado, ĉar ĝi situas kiel kunfluejo de tri grandaj riveroj Kacura (桂, Katsura), Uĵi (宇治, Uji), kaj Kizu (木津, Kizu). En Ŝintoa sanktejo Rikyuu-Haĉimanguu (離宮八幡宮, Rikyū Hachimangū) oni faris oleon unuafoje en Japanio. La plej fama historia afero estas Batalo de Jamazaki en 1582, kie Tojotomi Hidejoŝi (豊臣秀吉, Toyotomi Hideyoshi) venkis Akeĉi Micuhide-n (明智光秀, Akechi Mitsuhide), kaj poste Hidejoŝi fariĝis reganto de Japanio. Alia nomo de la batalo estas Batalo de Tennoo-zan (天王山, Tennō-zan), kiu estas monto kun alteco de nur 270 metroj. Oni diras, ke Tennoo-zan estas la simbolo de Oojamazaki.

Transportado redakti

Fervojo redakti

La urbeto havas du fervojajn staciojn, kaj eĉ Ŝinkanseno kuras en Oojamazaki.

Kompanio Linio Stacio
Okcidenta-Japania Fervoja Kompanio (JR西日本) Kiota linio Jamazaki (山崎, Yamazaki)
Fervoja Kompanio Hankjuu (阪急, Hankyu) Kiota linio Oojamazaki (大山崎, Ōyamazaki)

Aŭtomobila trafiko redakti

La Vojkruciĝo Oojamazaki (Ōyamazaki) de la aŭtovojo Meiŝin (名神, Meishin), kie la pretervojo Keiĵi (京滋, Keiji) kunfandiĝias al la aŭtovojo Meiŝin, situas en la urbeto. La naciaj ŝoseoj 171-a kaj 478-a ankaŭ havas alirojn al la urbeto.