Otto Ferdinand Georg KERN (naskiĝinta la 14-an de februaro 1863 en Schulpforta, mortinta la 31-an de januaro 1942 en Halle) estis germana filologo klasika. Lia patro Franz Kern estis gimnaziestro; en 1902 li nuptis Elisabeth Seidel.

Otto Kern
Otto Kern, 1906 (de Paul Moennich)
Otto Kern, 1906 (de Paul Moennich)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1863 (1863-02-14)
en Schulpforte
Morto 31-an de januaro 1942 (1942-01-31) (78-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Patro Franz Kern
Okupo
Okupo lingvisto • arthistoriisto • arkeologohistoriisto • klasika filologo • universitata instruisto • classical archaeologist • religiosciencisto
vdr

Vivo redakti

Kern studis inter 1883 kaj 1887 en Berlino kaj Lepsiko ĉe Carl Robert, Ernst Curtius, Hermann Diels kaj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff klasikan filologion kaj arĥeologion. Post doktoriĝo en 1888 li estis ĝis 1890 asistanto ĉe Carl Robert kaj poste ĉe la antikvaĵkolekto Antiquarium de la Berlina Muzeo. Inter 1890 kaj 1893 li studvojaĝis tra Italujo, Greklando kaj Malgrandazio: la unuan jaron kun stipendio de la Germana Arĥeologia Instituto. Inter 1891 kaj 1893 li partoprenis elfosadojn en Magnesia ĉe rivero Meandro Kern iĝis en 1894 privata docento pri klasika filologio en Berlino, en 1897 eksterorda profesoro, en 1903 orda profesoro en Rostock, profesoro en 1907 en Halle (1915/16 rektoreco, 1931 emeritiĝo).

Graveco redakti

Ekde la disertaĵfaro De Orphei Epimenidis Pherecydis theogoniis quaestiones criticae Kern dediĉis sin oftege je la esplorado de orfeismo kaj de helenaj misteroj. Aparte per sia kritika kolekto de Orphicorum fragmenta (1922) li kreis elstaraĵon. Tamen ne ĉio en ĝi vere orfikas. Ankaŭ en la trivoluma verko Die Religion der Griechen (1926-38), kiu enhavas nur malmulton propran kaj malplibonas ol la kvazaŭ samtempe aperintaj aĵoj de Nilsson kaj Wilamowitz-Moellendorff, la partoj priorfeismaj plej bonis. Eldoniste/interpretiste Kern krome nur agadis koncerne epigrafojn. Tio iĝis post komisiiĝo prilabori la enskribaĵojn trovitajn ĉe Magnesia. Ankaŭ aferoj de liaj disĉiploj ĉefe temis pri tipe kern-aj temoj.

Pli malfrue Kern pli kaj pli interesiĝis pri prelegofaro, broŝurskribo, historiverkado. Tiuj ĉi aferoj danke al siaj detalemoj kaj agrabla aspekto ankaŭ restas de porĉiama valoro.

Honoroj redakti

Li iĝis honora doktoro pri jurscienco en Halle en 1928. Du jarojn poste li gajnis honoran doktorecon pri teologio samloke.

Verkoj (elekto) redakti

  • De Orphei Epimenidis Pherecydis theogoniis quaestiones criticae. Berlin 1888.
  • Die Gründungsgeschichte von Magnesia am Maiandros. Eine neue Urkunde. 1894.
  • Die Entwicklung der Altertumswissenschaften an der Universität Rostock. 1906.
  • Krieg und Kult bei den Hellenen. Halle a. S. 1915.
  • Orpheus. Eine religionsgeschichtliche Untersuchung. 1920.
  • Friedrich August Wolf. M. Niemeyer, Halle a. S. 1924.
  • Die griechischen Mysterien der klassischen Zeit. Weidmannsche Buchhandlung, Berlin 1927.
  • Hermann Diels und Carl Robert. Ein biographischer Versuch. O. R. Reisland, Leipzig 1927.
  • Die Religion der Griechen. 3 Bände, Weidmann, Berlin 1926–1938 (represo Berlin 1963).
  • Meine Lehrer. Erinnerungen [1939]. Eldonis Michael Hillgruber. Hildesheim 2008.
eldonistece
  • Die Inschriften von Magnesia am Maeander. Spemann, Berlin 1900 (represiĝo Berlin 1967).
  • Carl Otfried Müller. Lebensbild in Briefen an seine Eltern mit dem Tagebuch seiner italienisch-griechischen Reise. Eldonis Else kaj Otto Kern. Berlin 1908.
  • Inscriptiones Graecae. Band 7, Marcus & Weber, Bonn 1913.
  • Orphicorum fragmenta. Weidmannsche Buchhandlung, Berlin 1922.
  • Aus dem amtlichen und wissenschaftlichen Briefwechsel von Carl Otfried Müller. Ausgewählte Stücke mit Erläuterungen von Otto Kern. Göttingen 1936.

Fonto redakti

Peek, Werner, "Kern, Otto" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 522-523 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti