Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paleno.

Paleno estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno.

Paleno
Natura satelito  de Saturno (XXXIII)
Paleno (Cassini, la 1-a de junio 2004)
Paleno (Cassini, la 1-a de junio 2004)
Paleno (Cassini, la 1-a de junio 2004)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XXXIII[1]
Aliaj nomoj S/1981 S 14, S/2004 S 2 vd
Nomita laŭ Pallene vd
Malkovro
Malkovrinto Sébastien Charnoz,
Cassini Imaging Team
Dato de malkovro 2004[1]
Loko de malkovro (internacia kunlaborado)
Unua superflugo Cassini
(1-an de junio 1980)[2]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 212 280 km
Discentreco 0,004
Klinangulo 0,181°
Periodo 1,15376 tago
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,92 × 1013 kg hipoteze
1,17 × 103 kg/m3 hipoteze
vidu tekston
vidu tekston
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ?
Albedo ?
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25
vdr

Malkovro redakti

Prilaborante bildojn de Cassini faritaj la 1-an de junio 2004, Sébastien Charnoz[3], (teamano de Carolyn Porco) malkovris du lunojn maldaŭre nomataj S/2004 S 1 kaj S/2004 S 2.

la 21-an de januaro 2005, S/2004 S 2 ricevis de AUI la nomon de Paleno[4], unu el la filinoj de la giganto Alciono.

Se oni hipotezas ĝian denson egala al tiu de Mimaso (1,17 × 103 kg/m3) oni estimas ĝian mason al 3,92 × 1013 kg, ĝia falakcelo al 0,000 65 m/s2 kaj ĝia liberiga rapido al 0,0016 m/s

La orbito de Paleno estas iomete perturbata de Encelado. Ĝia granda duonakso varias de 4 km, ĝia discentreco varias inter 0,002 kaj 0,006, kaj ĝia inklinacio inter 0.178° kaj 0.184°.

La ringo de Paleno, malkovrita ankaŭ de Cassini[5] sekvas la orbiton de Paleno. Ĝia larĝo estas ĉirkaŭ 2 500 km, ĝi eble konsistas el polveroj elĵetitaj de la luno pro meteoroidaj frapoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti