Pará (rivero)
La Pará aŭ Pará-Rivero ( portugale : Rio Pará ) estas la suda branĉo de la elfluejo de la Amazono. Ĝi fluas ĉirkaŭ la okcidento kaj la sudo de Marajó-Insulo. La Pará ricevas iom da akvo de la ĉefa Amazono, tamen multe da sia akvovolumeno devenas de la Tocantins-Rivero, fluante ekde la sudo. La ĉefurbo de la subŝtato Parao, Belemo, situas je la suda riverbordo de la Pará. Tiu ĉi proksimume longas 200 kilometrojn.
Pará (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 200 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Brazilo |
Regionoj | Parao |
Malgraŭ la nomo, la Pará fakte ne estas rivero, sed speco de natura kanalo (portugale : paraná) de la Amazono.