Patejn
Patejn estas signifa universitata urbego, havenurbo kaj katolika diocezo en Birmo. Ĝi estas ankaŭ subŝtata kaj distrikta ĉefurbo.
Patejn | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Iravadio (ĉefurbo) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 287 071 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 46′ N, 94° 44′ O (mapo)16.76666666666794.733333333333Koordinatoj: 16° 46′ N, 94° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pathein [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 287 071 (2014, nur la urbo mem)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: + 95 42
Geografio redakti
Patejn situas laŭ la samnoma rivero Patejn, kiu estas okcidenta branĉo de rivero Iravadio. La urbego kuŝas 190 km de Jangono.
Historio redakti
Patejn estis parto de reĝlando antaŭ la kolonia erao. La alvenintaj portugaloj vokis Pathein-on "Cosmim." La britoj konstruis fortikaĵon kaj establis garnizonon en 1826 post la unua angla-birma milito.
Ekonomio redakti
Patejn estas komerca centro pri rizoj kun rizmuelejoj. La buntaj manfaritaj sunombreloj estas vaste konataj ĉie en Birmo, same la manfaritaj ceramikaĵoj, korboj kaj siteloj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sezamojn, arakidojn, jutojn, maizojn, tabakojn, kapsikojn ktp. Menciindas la fiŝkaptado kaj kolektado de testudoovoj.
Trafiko redakti
Patejn estas alirebla voje, fervoje, ŝipe, aere. La haveno estas samtempe mara kaj rivera.
Klimato redakti
Patejn havas tropikan klimaton kun musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte.
Vidindaĵoj redakti
- la pagodo Shwemoktaw (984) en la centro de la urbo estas konsiderita unu el la nun respekteginda en suda Birmo
- pluraj temploj, budhaj pagodoj
- muzeo
- monumento
- pitoreska akvorando