La persa mitologio estas la tradicia, laŭ deveno antikva, folkloro kaj rakontaro de la persoj kaj iliaj idoj, la nuntempaj irananoj. La persaj mitologiaj rakontoj, ĉiuj implikantaj eksterordinarajn aŭ supernaturajn estaĵojn, estas tiritaj de la legenda pasinteco de Irano kaj reflektas la sintenojn de la socio al kiu ili unue apartenis - sintenoj al la konfronto de bono kaj malbono, al la agoj de la dioj kaj de la malpli altaj diaĵoj yazata, kaj al la heroaĵoj de herooj kaj fabelaj estaĵoj. Mitoj ludas kernan rolon en la irana kulturo kaj la kompreno pri ili estas pliigata kiam oni konsideras ilin ene de la kunteksto de irana historio.

Tiucele helpas ignori modernajn politikajn limojn kaj rigardi la historiajn evoluojn en la Granda Irano, vasta areo kovranta la Kaŭkazon, Mezopotamion, Anatolion kaj Centran Azion, preter la landlimoj de la nuna Irano. La geografio de ĉi tiu regiono, kun siaj altaj montaroj, ludas signifan rolon en multaj el la mitologiaj rakontoj. La dua jarmilo antaŭ nia erao estas kutime rigardata kiel la aĝo de migrado pro la apero en okcidenta Irano de nova formo de irana ceramikaĵo, simila al pli frua komercado de nordorienta Irano, sugestante la alvenon de la antikvaj iranaj popoloj. Tiu ceramikaĵo, helgriza ĝis nigra en koloro, aperis ĉirkaŭ la jaro 1400 antaŭ nia erao. Historie ĝi indikas la komencon de la ferepoko en tiu areo.

Propraj elementoj redakti