Pola Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Pollando

La Pola Ruĝa Kruco - pole Polski Czerwony Krzyż - estas societo de humanitara helpo en Pollando, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon.

Pola Ruĝa Kruco
Emblemo de Pola Ruĝa Kruco
Lando  Pollando
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 18-a de januaro 1919
prezidanto Stanisław Kracik
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Varsovio
Interretejo http://www.pck.pl/
vdr
esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo 1986

La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Varsovio, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Stanisław Kracik.

Dua Mondmilito redakti

11.11.1941: De pola konsulejo en Bombay solene foriris unua ekspedicio de Pola Ruĝa Kruco al Sovetunio kun ses kamionoj portantaj varojn kaj donacojn de la pola diasporo, interalie 2500 injektilojn kun morfino kaj kokaino por polaj soldatoj.

Eksteraj ligiloj redakti


 
la centra oficejo