Purchena

Purchena [purĈEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 56 km2 kie loĝas 1621 geloĝantoj, do loĝdenso estas 28.9 loĝ./km2. Purchena situas je 91 km de la provinca ĉefurbo Almería en la centro de la komarko Valo de Almanzora.

Purchena
Purchena (Almería, Andaluzio)
Purchena (Almería, Andaluzio)
Purchena (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Purchena
Poŝtkodo 04870
Retpaĝaro Purchena.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Purchena
Demografio
Loĝantaro 1 621 [1]
Loĝdenso 28,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°21′N 2°21′U  /  37.35°N, 2.35°U / 37.35; -2.35 (Purchena) (mapo) Koordinatoj: 37°21′N 2°21′U  /  37.35°N, 2.35°U / 37.35; -2.35 (Purchena) (mapo)
Alto 555 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 56 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Purchena (Andaluzio)
Purchena (Andaluzio)
DMS
Purchena
Purchena
Purchena
Purchena sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Purchena [+]
vdr

La rivero Almanzora estas la fizika akso de tiu zono kiu estas vertebro kaj figurigas de okcidento orienten la reliefon de tiuj teroj; pro tio oni parolas pri du subkomarkoj: nome la Supra kaj Malsupra Almanzora. Purchena, kun privilegia loko sur la dekstra bordo de la rivero, dista nur 28 km de la limo kun la provinco Granado, estis tradicie la geografia, historia, administracia kaj kultura centro de la subkomarko Supra Almanzora.

Ĝia ampleksa teritorio limas kun la plej granda parto de la vilaĝoj de la valo: Armuña, Bacares, Lúcar, Macael, Olula del Río, Oria, Somontín, Suflí, Tíjola kaj Urrácal. Pli ol la duono de tiu areo estas rearbarigita de pinoj kaj kverkoj sur bela pejzaĝoj el montoj de pli ol 1500 msm, en la zono de La Silveria, proksima al Calar Alto kie troviĝas la observatorio de Calar Alto kaj al la Tetica de Bacares, ĝis la ebenaj teroj de fruktoĝardenoj de la bordoj de la rivero dum ĝia paso tra la vilaĝo.

Toponimio redakti

La termino Purchena devenas de la nomo donita de la araboj al la urbo, “Hisn Burŝana”, kiu aludas al la Torre del Agua (Akvoturo) de la araba alkazabo kiu staras je la vilaĝo kaj laŭvorte signifas "turo kun akvo ene".

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1621 geloĝantoj de la municipo Purchena estas 807 inoj kaj 814 viroj. En la 56-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 1509 geloĝantoj (el kiuj 1463 en la vilaĝo kaj 46 en El Campillo), kaj aliaj 112 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 13, 6 inoj kaj 7 viroj, kaj mortis 20, 11 inoj kaj 9 viroj. Tiel la natura kresko estis -7 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 670 homoj (41.3%).

La urbo Purchena havas aktuale malpli ol 2000 loĝantoj. Tio rilatas al la elmigrado de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiu portis nombrajn familiojn al Katalunio, Madrido kaj eĉ al kelkaj eŭropaj landoj. Tamen, tiu negativa tendenco haltis kaj, denove, ekde mezo de la 1980-aj jaroj, la vilaĝo ekkreskiĝis. La loĝantara piramido montras, ke temas pri vilaĝo tre juna kaj dediĉita prefere al la laboroj de marmoro de Macael kaj al la sektoro servoj. Tamen, ankaŭ la agrikulturo ludas gravan rolon kiu kompletigas kelkajn familiajn ekonomiojn ĉefe por la pli ol 200 loĝantoj de la submunicipo “El Campillo” (La Kampeto).

Historio redakti

En la arkeologia kuŝejo de Llano de los Churuletes oni trovis restaĵojn apartenantaj al la etapo de la Ĥalkolitiko. En la epoko de Antikva Romio estis vilaoj, el kiuj restis en Onegas pecoj de kolonoj striaj de marmoro apartenantaj al templo.

Purchena kiel urbo estis fondita en la 9a jarcento, en tempo de la emiro Abdallah fare de la maristoj de Pechina, nomita Hisn Burŝana. La fortikaĵo estis konstruita en la 10a jarcento, kaj suferis postajn transformojn; en 1125 la aragona reĝo Alfonso la 1-a atakis la fortikaĵon sed malsukcese. Ŝajne Alfonso la 10-a ekhavis ĝin dum ioma tempo ĝis 1258, Tiu etapo de kastilia dominado ne pluis ĉar Mohammed la 1-a fondis la nazarian regnon de Granado en tiuj jaroj, kaj en ĝi estis Purchena. La urbo kapitulacis en decembro 1489, kun Baza, Guadix kaj Almerio al la Katolikaj Gereĝoj pakte kun Cidi Ĝahja Alnajar. Tamen aliaj estroj nome la fratoj Ibrahim kaj Abufar Abenedir ne akceptis la donacojn de la kristanoj kaj foriris al Afriko.

En 1568 Purchena aliĝis al la ribelo de la moriskoj kaj en 1569 Aben Humeya, reĝo de la moriskoj, organizis en Purchena ludojn kaj festojn nomitajn Moriskaj Ludoj de Aben Humeya kiuj iel similis al la Olimpaj Ludoj kaj plifortigis la arab-islaman kulturon kiu estis malperonta. En 1570 la ribelo estis venkita kaj la moriskoj forpelitaj al Kastilio. Pune la blazono donita al la urbo montras aglon sen flugiloj (fortranĉitaj) malkutime en heraldiko.

Fine de la 19a jarcento la areo progresis pro la marmoro de Macael, la sapo de Somontín aŭ la fero de Las Menas de Serón. Ankaŭ en Purchena estis minoj de fero kaj de hidrargo, kaj la ĉefa ekonomia prospero okazis ekde 1890 kun la helpo fare de la konstruado de la fervojo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Purchena - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Purchena durante la Ilustración, Arráez Editores, Ayuntamiento de Purchena, 1995. ISBN 84-920116-1-0