Ruĝpuga hirundo

birda specio

Ruĝpuga hirundodaura hirundo (Hirundo dauricaCecropis daurica) estas birdo el la familio hirundedoj (Hirundinidae) kaj la ordo de la paseroformaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝpuga hirundo
Bildo de Ruĝpuga hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Lineo 1771
Genro: Ruĝpuga hirundo Hirundo daurica
Specio: vidu tekston
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Ruĝpuga hirundo aspektas kiel kamphirundo, sed tamen sen la ruĝbruna gorĝo kaj kun brunflava pugo (ne ruĝa pugo, kiel la nomo indikas).

    Disvastiĝo redakti

    La ruĝpugaj hirundoj reproduktiĝas en malfermaj montetaj kamparoj de mezvarma suda Eŭropo kiel en Grekio, Turkio, Hispanio kaj Portugalio kaj en Azio ĝis Japanio, Barato kaj tropika Afriko. La barataj kaj afrikaj birdoj estas loĝantoj, sed eŭropaj kaj aliaj aziaj birdoj estas migrantaj. Ili vintras en Afriko aŭ Barato kaj estas vagantoj ĝis la Kristnaskinsulo kaj norda Aŭstralio.

    Aspekto redakti

     
    Ruĝpuga hirundo surkable
     
    Cecropis daurica

    La Ruĝpuga hirundo estas sufiĉe simila laŭ kutimaro kaj aspekto al aliaj aeraj insektomanĝantoj, kiel la rilataj hirundoj kaj la nerilataj apusoj (ordo Apodoformaj). Ili havas bluecnigrajn suprajn partojn kaj malpurecajn subajn partojn.

    Ĝi ege similaspektas kun la kamphirundo, sed estas pli malhela sube kaj havas el palajn al ruĝecajn pugon, kio nomigas la specion, vizaĝon kaj kolumon. Ĝi ne havas la nigrecan brustozonon, sed havas nigran subvoston. Ili estas rapidaj flugantoj kaj akrobatas ĉirkaŭ insektoj dumfluge. Ili havas larĝajn sed pintajn flugilojn. La vosto estas forkoforma kiel ĉe la kamphirundo, sed ne tiom kaj ankaŭ ne havas la blankajn vostopunktojn. Ankaŭ la murhirundo havas blankajn pugon kaj subajn partojn, sed ĉe ili tiuj partoj estas tute blankaj dum ĉe la Ruĝpuga hirundo neniam estas tute blankaj sed pli flavecaj aŭ eĉ ruĝecaj aŭ brunecaj. La subaj partoj estas striitaj ĉefe en centra parto de brusto kaj ventro, dum la flankoj estas iom oranĝecaj kaj same en subflugiloj estas pli oranĝecaj en antaŭaj partoj kaj pli striitaj en malantaŭaj partoj. Kiel kamphirundoj havas blunigran kronon, sed tiu ne kuniĝas kun la samkoloraj ŝultroj kaj brusto, sed estas la sama oranĝeca koloro malantaŭ la okuloj kaj ĉe la nuko kaj kiam komencas la blunigraj ŝultroj estas iom da blanka strietado sub la pli hela nuko.

    Kutimaro redakti

    La Ruĝpuga hirundo konstruas el koto kolektita per siaj bekoj preskaŭ sferecan neston kun enira tunelo, ki la ino demetas 3-6 ovojn. Ili kutime nestumas sub klifoj de ties montara habitato, sed pretas adaptiĝi al konstruaĵoj kiel moskeoj kaj pontoj.

    Ili kutime ne formas grandojn koloniojn, sed estas gregemaj for de la reprodukta sezono. Multaj centoj povas esti vidataj samtempe en ebenaĵoj de Barato.

    Subspecioj redakti

    La Ruĝpuga hirundo havas 11 subspeciojn nome:

    • Hirundo daurica daurica
    • Hirundo daurica gephyra
    • Hirundo daurica erythropygia
    • Hirundo daurica kumboensis
    • Hirundo daurica disjuncta
    • Hirundo daurica emini
    • Hirundo daurica rufula
    • Hirundo daurica melanocrissus
    • Hirundo daurica hyperythra
    • Hirundo daurica japonica
    • Hirundo daurica nipalensis

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    Bildaro redakti