Sáregres [ŝAregreŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Sárbogárd. La loknomo signifas hungare koto-groso. Koto estas proksima rojo, tiutempe marĉa, kota estis.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, preter ĉefvojo Dunaföldvár-Simontornya, laŭ la fervojo Budapeŝto-Pécs.

Historio redakti

Sáregres estis pli frue peĉenega setlejo, unua menciita en 1324. La teritorio apartenis inter 1650-1945 al posedaĵo de Zichy (ziĉi)-familio. En 1977 la vilaĝo administre kunfandiĝis kun Cece, sed en 1990 reakiris la memstarecon.

La ĉirkaŭaĵo estas tre akvoriĉa, tie fluis la rojo Sárvíz (=kota akvo), kiu laborigis akvomuelejon. La ĉirkaŭaĵo estas ekde 1996 naturprotekta areo.

En la vilaĝo naskiĝis kaj plenumis sian junaĝon la pentristo István Csók (1865-1960). Li naskiĝis en la akvomuelejo, konstruita meze de la 1800-aj jaroj; nun protektita konstruaĵo.