Sanĝu
Sanĝu (koree 상주시, laŭ ĉinaj literoj 尙州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio.
Sanĝu | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo en Sud-Koreio • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 102 892 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 25′ N, 128° 10′ O (mapo)36.415277777778128.16055555556Koordinatoj: 36° 25′ N, 128° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1254,82 km² ( 125 482 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sangju [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Sanĝu situas en meza parto de la lando en rivervalo en proksimeco de Kimĉon.
Historio redakti
Sanĝu ludis gravan rolon jam ekde 505 aŭ iomete pli frue. Pro la graveco fortikaĵo estis konstruita. En la 6-a jarcento jam budhanaj misiistoj atingis la urbon. Dum la malfrua 9-a jarcento kelkaj ribeloj okazis en Sanĝu (ankaŭ en aliaj urboj). En 1895 Sanĝu estis distrikto. Sub la japana okupo la okupregistaro faris diversajn laborojn por modernigi la lokan agrikulturon. La fervojo tra Sanĝu estis kompletigita en 1924 kaj ĉirkaŭ en la sama tempo la agrikultura institucio (estonta universitato) estis establita. En 1986 ĝi ricevis la statuson urbo. En la fruaj 2010-aj jaroj la urbo atingis la internacian klasifikan statuson urbego.
Ekonomio redakti
La ekonomio de Sanĝu estas tradicie agrikultura. La areo estis fama por silkobredado jam dum la historiaj tempoj. La plej grava agrikultura produkto estas rizo. Aliaj gravaj produktoj inkludas vinberojn, pomojn, pirojn, kaj kukumojn. La urbego hodiaŭ estas grava regiona centro de industrio kaj komerco ankaŭ, danke al la centra loko kaj altkvalita liverado.
Trafiko redakti
Sanĝu havas fervojan kaj aŭtobusan stacidomojn.
Klimato redakti
La averaĝa jara temperaturo estas en Sanĝu inter 12-13 °C, ĝi varias averaĝe aŭguste 26 °C, januare −3 °C. En la jaro pluvas/neĝas po 1,050 mm.
Vizitindaĵoj redakti
- la unua bicikla muzeo de Sud-Koreio situas en Sanĝu
- budhisma templo en la proksimeco
- reĝa tombo en la proksimeco
- ruinoj de fortikaĵo
Ĝemelurboj (eksterlande) redakti
- Davis (Kalifornio), Usono (2004)
- Jiĉun, Ĉinio (2005)
Fontoj redakti
- WikiTrans