Sarah SHAHI (naskiĝis la 10-an de januaro 1980 en Euless, Teksaso, Usono; vera nomo estas Aahoo Jahansouzshahi) estas usona aktorino.

Sarah Shahi
Persona informo
سارا شاهی‎
Sarah Shahi
Naskonomo جهانسوز سارا شاهی
Naskiĝo 10-an de januaro 1980 (1980-01-10) (44-jaraĝa)
en Euless
Religio islamo vd
Lingvoj anglapersa vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Trinity High School • Suda Metodista Universitato vd
Familio
Edz(in)o Steve Howey vd
Amkunulo Adam Demos vd
Infanoj 3
Parencoj Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1993– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Patro de Shahi devenas el Irano, ŝia patrino Mony el Meksiko. Ŝiaj gepatroj divorcis en 1993. Shahi havas pli maljunan fraton kaj pli junan fratinon.

Shahi komencis sian karieron kiel veleca reĝino en 1997, kiam ŝi venkis en „Miss Fort Worth USA“. Pli poste ŝi estis kuraĝigistino ĉe Dallas Cowboys Cheerleaders (1999-2000), sur kies kalendra kovrilo aperis ŝi en 2000. Ŝi studis en Southern Methodist University en Dallas anglan lingvon kaj teatradon.

La vira magazino Maxim listigis Sarah en 2005 ĉe la elekto al la 100 plej seksaj virinoj je lokumo 90, en 2006 ŝi sukcesis je la 66-a.

Ŝi konatiĝis en 2000 kun la konata reĝisoro Robert Altman, kiu kuraĝigis ŝin iri al Los Angeles kaj iĝi aktorino. Tie ŝi ekludis en konataj televidaj serioj kiel Alias, Dawson’s Creek kaj Emergency Room. Ŝi estis konata precipe pro la ludo en The L Word , en kies dua parto ŝi ludis kun aktorinoj kiel Jennifer Beals, Katherine Moennig kaj Pam Grier.

Shahi geedziĝis kun aktoro Steve Howey en 2009, en Las Vegas. Samjare Shahi naskis sian unuan infanon, la filon William Wolf Howey.

Shahi parolas flue en la angla kaj persa.

Filmografio (selekto) redakti

  • 2000: Dr. T and the Women
  • 2002: Alias
  • 2003: Old School
  • 2003: Emergency Room
  • 2003: Dawson’s Creek
  • 2004: Reba
  • 2005: Supernatural
  • 2005: The L Word
  • 2006: The Dog Problem
  • 2006: Sleeper Cell
  • 2006: Teachers
  • 2007: Damages
  • 2007: American East
  • 2007–2009: Life – televida serio
  • 2009: The L Word
  • 2009: Crossing Over
  • 2011: Fairly Legal