Pam Grier

usona aktoro

Pamela Suzette GRIER (26a de Majo, 1949) estas usona aktorino kaj kantistino. Priskribita de Quentin Tarantino kiel unua stelulino de la agad-kino (kvankam aliaj opinias, ke temas vere pri Cheng Pei-pei[1]),[2] ŝi famiĝis pro siaj stelulaj roloj en serioj de filmoj en la 1970-aj jaroj pri viglagado, afrikusonanoj kaj prizonulinoj por American International Pictures kaj New World Pictures. Ŝi ricevis nomumojn al Premio Emmy, al Ora Globo, al premioj Screen Actors Guild, Satellite kaj Saturn.

Pam Grier
Persona informo
Pam Grier
Naskonomo Pamela Suzette Grier
Naskiĝo 26-an de majo 1949 (1949-05-26) (74-jaraĝa)
en Winston-Salem
Religio judismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater East High School • Metropola Ŝtata Universitato de Denvero vd
Familio
Amkunulo Kareem Abdul-Jabbar • Freddie Prinze • Richard Pryor • Kevin L. Evans vd
Profesio
Alia nomo Pam Grier vd
Okupo filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • aikidoka • karateisto • aktoro vd
Aktiva dum 1970– vd
Verkado
Verkoj Jackie Brown vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Grier elstariĝis per titoligaj protagonistaj roloj en la filmoj Coffy (1973) kaj Foxy Brown (1974); aliaj gravaj filmoj dum tiu periodo estis The Big Doll House (1971), Women in Cages (1971), The Big Bird Cage (1972), Black Mama, White Mama (1973), Scream Blacula Scream (1973), The Arena (1974), Sheba, Baby (1975), Bucktown (1975) kaj Friday Foster (1975). Ŝi portretis la titolrolulo en la krima filmo de Tarantino nome Jackie Brown (1997), kaj aperis ankaŭ en Escape from L.A. (1996), Jawbreaker (1999), Holy Smoke!, (1999), Bones (2001), Just Wright (2010), Larry Crowne (2011) kaj Poms (2019).

En televido, Grier portretis la rolojn de Eleanor Winthrop en Showtime por la komedi-drama serio Linc's (1998–2000), de Kate "Kit" Porter en la drama serio The L Word (2004–2009), kaj de Constance Terry en ABC por la situacia komedio Bless This Mess (2019–2020). Ŝi ricevis laŭdojn pro sia laboro en la animacia serio Happily Ever After: Fairy Tales for Every Child (1999).

Notoj redakti

  1. The First Female Action Hero (Cheng Pei-pei's Movies Explained)
  2. "Pam Grier". Wizard World. Arkivita el la originalo la 10an de Aprilo, 2016. Alirita la 29an de Junio, 2015.

Bibliografio redakti

  • Sims, Yvonne D. (2006), "Here comes the queen", en Sims, Yvonne D. (eld.), Women of blaxploitation: how the black action film heroine changed American popular culture, Jefferson, North Carolina: McFarland & Company, Inc. Publishers, pp. 71–92, ISBN 978-0-7864-2744-4.

Eksteraj ligiloj redakti