Sociaj protestoj de 1968

La sociaj protestoj de 1968 konsistigis tutmondan plialtigon de sociaj konfliktoj, ĉefe karakterizitaj de popolaj ribeloj kontraŭ militistaj kaj burokrataj elitoj, kiuj respondis per akrigado de politika subpremado.

Tankoj en Meksikurbo la 28an de aŭgusto 1968.

En kapitalismaj landoj ĉi tiuj protestoj markis turnopunkton por la movado de civitanaj rajtoj en Usono, kiu produktis revoluciajn movadojn kiel la Nigra Pantero. En reago al la Tet-ofensivo, protestoj ankaŭ ekfunkciigis larĝan movadon kontraŭ la Vjetnama milito ĉie en Usono kaj eĉ en Londono, Parizo, Berlino kaj Romo. Amasaj socialismaj movadoj kreskis ne nur en Usono sed ankaŭ en plej multaj eŭropaj landoj. La plej spektakla elmontrado de ĉi tiuj estis la protestoj de majo 1968 en Francio, en kiuj studentoj ligis sin per sovaĝaj strikoj de ĝis dek milionoj da laboristoj, kaj dum kelkaj tagoj la movado ŝajnis kapabla renversi la registaron. En multaj aliaj kapitalismaj landoj, luktoj kontraŭ diktaturoj, ŝtata subpremo kaj koloniigo ankaŭ estis markitaj de protestoj en 1968, kiel la komenco de la Problemoj en Norda Irlando, la masakro de Tlatelolko en Meksikurbo, kaj la gerilo kontraŭ la militistoj kaj diktaturo en Brazilo.

En la socialismaj landoj estis ankaŭ protestoj kontraŭ manko de esprimlibereco kaj malobservo de aliaj civilaj rajtoj fare de la komunistaj burokrataj kaj militistaj elitoj. En Centra kaj Orienta Eŭropo ekzistis ĝeneralaj protestoj, kiuj kreskis, precipe en Praga Printempo en Ĉeĥoslovakio, en Varsovio, en Pollando kaj en Jugoslavio.