Stacidomo de Tiraspolo

Stacidomo de Tiraspolo (rumane Gara Tiraspol) estas la ĉefa stacidomo de urbo Tiraspolo, ĉefurbo de neagnoskata ŝtato Ĉednestrio. La stacidomo estis fondita en 1867 jaro. Responsas pri ĝi la societo Fervojoj de Ĉednestrio.

Tiraspolo
Placo antaŭ la stacidomo
Placo antaŭ la stacidomo
fervoja stacidomo
Situo
Lando Ĉednestrio Ĉednestrio
Loko Tiraspolo
Geografia situo 46° 50′ 51″ N, 29° 37′ 46″ O (mapo)46.847629.6294Koordinatoj: 46° 50′ 51″ N, 29° 37′ 46″ O (mapo)
Tiraspolo (Moldavio)
Tiraspolo (Moldavio)
DEC
Tiraspolo
Tiraspolo
Tiraspolo
Situo de Tiraspolo
Map
Tiraspolo
Ecoj
Trakoj 12
Kajoj 2
Historio
Malfermo 1867
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Transnistria fervojo
Kodo ESR 390103
Kodo Ekspress-3 2300610
En TTT Stacidomo de Tiraspolo ĉe "ESR"
Stacidomo de Tiraspolo ĉe "Ekspress"
vdr

Historio redakti

En 1846 jaro, belga inĝeniero Zuber komencis tralaboradon de origina projekto de fervojo inter urboj Odeso kaj Tiraspolo, kaj vilaĝo Parcani. La konstruado de fervojo en Tiraspolo estis komencita en la dua duono de 1860-aj jaroj. En 1867 jaro estis kreita la fervojo inter stacidomo Rozdilna kaj Tiraspolo. [1]

Komence de 20-a jarcento, pasaĝera trafiko grave rolas en fervoja trafiko de la regiono. La fervojo inter Odeso kaj Kiŝinevo estis uzata por pasaĝeraj kaj ŝarĝaj vagonoj, ankaŭ por poŝtpreno.

En aprilo de 1944 jaro, dum la Dua mondmilito, tiraspola stacidomo estis bruligita de retiriĝantaj germanaj kaj rumanaj trupoj. La stacidomo estis restaŭrita post la milito.

Nuntempe, kaŭze de ĉednestria konflikto kaj malsimplaj rilatoj inter fervoraj kompanioj de Moldavio kaj Ĉednestrio, ekde 2006 jaro nur ekspresa trajno № 65 «Moskvo — Kiŝinevo» navedas trans stacidomo de Tiraspolo dum la tuta jaro, kaj trajno «Saratov — Varno» navedas trans la stacidomo somere. Ekde 1-a de oktobro de 2010 jaro estis reekigita movado de trajno № 641\642 «Kiŝinevo-Odeso».[2].

La stacidomo havas 2 kajojn kaj 12 trakojn.

Linioj de trajnoj inter stacidomo redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Dina Leonidova, Olga Kurileva. "Тирасполь встретил российского императора (ФОТО)", 2013-07-13. Kontrolita 2013-09-14. Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2020-03-28.
  2. A. Mopsanov. (2011-08-05) ТРУДНЫЙ ПУТЬ ПО РЕЛЬСАМ. 7 АВГУСТА — ДЕНЬ ЖЕЛЕЗНОДОРОЖНИКА. "ПРИДНЕСТРОВЬЕ". Alirita 2013-01-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-13. Alirita 2020-03-28.