Statistika mekaniko

Statistika mekaniko, unu el la pilieroj de la moderna fiziko, priskribas kiel makroskopaj observoj (kiel temperaturo kaj premo) estas rilataj al mikroskopaj parametroj kiuj fluktuas averaĝe. Ĝi konektas termodinamikajn kvantojn (kiel varmokapacito) al mikroskopa konduto, dum, en klasika termodinamiko, la nura disponebla eblo estus la mezuro kaj tabeligo de tiaj kvantoj por variaj materialoj.[1]

Statistika mekaniko estas necesa por la fundamenta studo de ajna fizika sistemo kiu havas multajn gradojn de libereco. La alproksimigo estas bazata sur statistikaj metodoj, probabloteorio kaj la mikroskopaj fizikaj leĝoj.[1][2][3] [4]

La termino povas esti uzata por klarigi la termodinamikan konduton de grandaj sistemoj. Tiu branĉo de statistika mekaniko, kiu temas pri kaj etendas klasikan termodinamikon, estas konata kiel statistika termodinamikoekvilibristatistika mekaniko.

Statistika mekaniko povas esti uzata por studi sistemojn kiuj estas for de la ekvilibro. Grava sub-branĉo konata kiel ne-ekvilibra statistika mekaniko (foje nomata statistika dinamiko) temas pri la temo de mikroskope modelado de la rapido de nereverteblaj procezoj kiuj estas regataj per disekvilibroj. Ekzemploj de tiaj procezoj estas la kemiaj reakcioj aŭ fluoj de partikloj kaj varmo. La teoremo pri fluktu–disipo estas la baza sciaro akirita el la aplikado de la ne-ekvilibra statistika mekaniko al la studo de la plej simpla ne-ekvilibra situacio de rapidstata kurenta fluo en sistemo de multaj partikloj.

Pioniroj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gibbs, Josiah Willard (1902). Elementary Principles in Statistical Mechanics. New York: Charles Scribner's Sons.
  2. Tolman, R. C. (1938). The Principles of Statistical Mechanics. Dover Publications. ISBN 9780486638966.
  3. Balescu, Radu (1975). Equilibrium and Non-Equilibrium Statistical Mechanics. John Wiley & Sons. ISBN 9780471046004.
  4. La termino statistika mekaniko estas foje uzata por referenci nur al statistika termodinamiko. Tiu artikolo sekvas la larĝan rigardon. Laŭ kelkaj difinoj, statistika fiziko estas eĉ pli larĝsenca termino kun statistikaj studoj de ajna tipo de fizika sistemo, sed ĝi estas ofte komprenita kiel sinonimo kun statistika mekaniko.