Stein AR

komunumo de Svislando
Stein
Blazono de Stein
Demonstracia fromaĝofarejo Stein
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Stein apartenis al la
distrikto Hinterland.
Koordinatoj  47° 22′ 25″ N 9° 20′ 41″ O / 47.37361 °N, 9.34472 °O / 47.37361; 9.34472 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 25″ N 9° 20′ 41″ O / 47.37361 °N, 9.34472 °O / 47.37361; 9.34472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1346
Areo 9,38 km²
Alteco 827 m super marnivelo
Poŝtkodo 9063
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Stein
vdr

Pri la komunumo redakti

Stein (prononcu: ŝtajn, en la apencela dialekto de la alemana lingvo Schtää) estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Stein situas sude de la komunumo Sankt-Galo ĉe la bordo de la rivero Sitter, kies profunda abismo formas ĝian nordan kaj nordorientan limon. Altega ponto por piedirantoj, la tiel nomita Ganggelibrugg, ligas Stein kun la urbo Sankt-Galo. Tiu ponto estas fifama, ĉar de ĝi sin jam ĵetis multnobraj sinmortigantoj al la cent metrojn profunda abismo de Sitter.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Stein limas en nordo al Sankt-Galo (SG), en oriento al Teufen, en sudoriento al Schlatt-Haslen (AI), en sudokcidento al Hundwil, kaj en nordokcidento al Herisau.

Vidindaĵoj redakti

Vizitinda en Stein estas la fame konata apencela demonstracia fromaĝofarejo, kie la ŝatata apencela fromaĝo estas produktata antaŭ la okuloj de la turistoj. La apencela fromaĝo de Stein estas unu el la plej uzataj fromaĝoj por la nacia svisa specilaĵo fonduo.

Trafiko redakti

Stein situas ĉe la kantona ĉefvojo de Sankt-Galo al Herisau. Per poŝtaŭtolinio sur tiu vojo, ĝi estas konektita al la publika transportreto. Aliflanke de la piediranta ponto al Sankt-Galo krome situas la stacidomo Sankt-Galo-Bruggen de la trajnlinio de Svisaj Orientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Rapperswil.

Historio redakti

La komunumo Stein estiĝis en la jaro 1749 per disiĝo de la komunumo Hundwil.[1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Stein.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti