Supraĵo de Vrbata

Supraĵo de Vrbata (ĉeĥe Vrbatovo návrší) en Gigantmontaro troviĝas sur montodorso kun nomo Krkonoš inter ĉefa montopinto de Harrachovy kameny kaj pinto Zlaté návrší. Sur la montodorso kondukas limo de Špindlerův Mlýn kaj Vítkovice, kiu estas samtempe limo de Regiono Liberec kaj Regiono Hradec Králové. La supraĵo situas proksimume 5 km nordokcidente de Špindlerův Mlýn kaj 7 km nordoriente de Rokytnice nad Jizerou, proksimume 3 km sude de la ŝtatlimo kun Pollando.

Supraĵo de Vrbata
ĉeĥe: Vrbatovo návrší
monto
Supraĵo de Vrbata kun tumulto de Hanč kaj Vrbata
Oficiala nomo: Vrbatovo návrší
Lando  Ĉeĥio
Regionoj Regiono Liberec, Regiono Hradec Králové
Distriktoj Distrikto Semily, Distrikto Trutnov
Historia regiono Bohemio
Montaro Gigantmontaro
Situo Supraĵo de Vrbata
 - alteco 1 412 m s. m.
 - koordinatoj 50° 45′ 09″ N 15° 32′ 52″ O / 50.75250 °N, 15.54778 °O / 50.75250; 15.54778 (mapo)
Geologia konsisto granito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Václav Vrbata and Bohumil Hanč memorial
Portalo pri Geografio

Alirebleco redakti

La aliro eblas sur ruĝa   turisma marko de Špindlerův Mlýn tra Horní Mísečky aŭ el alia flanko de Rokytnice tra Dvoračky. Plua ebleco estas aliro de Labská bouda, proksima ĉirkaŭ 2 km norde.

Proksime sub la montopinto finiĝas Montara ŝoseo de Masaryk el la jaroj 1934–1936, la sektoro el Horní Mísečky estas parto de ŝoseo II/286, sed por publika trafiko nealirebla. En somera sezono veturas el Horní Mísečky ĝis Budo de Vrbata aŭtobusa linio por aparta veturpago.

Tumulo redakti

 
Tabelo sur la tumulo de Hanč kaj Vrbata

Supraĵo de Vrbata estas nomita laŭ Václav Vrbata kaj rekte sur la pinto situas Tumulo de Hanč kaj Vrbata por memoro de tragika morto de Václav Vrbata kaj Bohumil Hanč dum internacia konkurso en skikurado or 50 kilometroj, okazinta la 24-a de marto 1913. Dum la konkurso ekstreme malboniĝis la vetero, dum la alta vento venis neĝblovado kaj tre sinkis la temperaturo. Krom Bohumil Hanč ili sukcesis ĉiujn konkursantojn haltigi kaj nuligi la konkurson. Vrbata tiam donis al Hanč, provante lin savi, parton de sia vestaĵo, pro kio li fine oferis eĉ sian vivon - lia frostinta korpo estis trovita ĝuste en tiuj ĉi lokoj. Por lia rememoro estas hodiaŭ la 24-a de marto festata kiel Tago de Montara savoservo.

Dum varmaj someraj tagoj estadas sur la tumulo observata fajro de Sankta Elmo.

Proksimume 150 metroj sudoriente de la pinto situas Budo de Vrbata, netutaj 300 metroj nord-nordoriente de ĝi troviĝas monumento de Hanč.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti