Svatopluk la 1-a (? – 894) (aŭ ankaŭ Sventopluk, Zventapu, Zwentibald, Zuendibolch, Suatopluk; en la greka Σφενδοπλόκος, Σφεντοπλικος, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ, en malnovrusa Свѧтополкъ/Святополкъ, en slovaka Svätopluk) estis en jaroj 871894 la tria kaj la plej elstara reganto de Grandmoravia regno.

Svatopluk la 1-a
Princo de Grandmoravia regno
Regado 870 - 894
Antaŭulo Rostislav
Sekvanto Mojmír la 2-a
Persona informo
Свѧтопълкъ
Zuentepulc
Svätopluk
Naskiĝo ???
Morto 894
Loĝloko NitroVelehrad vd
Familio
Dinastio Mojmíridoj
Patro Bogislav
Edz(in)o 1. Sventozizna
2. Anna de Bulgario
Infanoj Svatopluk la 2-a
Mojmír la 2-a
Predslav (?)
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el dinastio de Mojmiridoj kaj li estis nevo de la princo Rostislav, kiun li sentronigis kaj fordonis al Frankoj. En 874 en Forchheim post kelkjaraj bataloj li subskribis packontrakton kun Ludoviko la Germana, reganto de Sankta Romia Imperio. Firmiginte tiamaniere sian pozicion, li ekbatalis kontraŭ aliaj najbaraj landoj. Dum lia vivo la imperio atingis sian historie maksimuman geografian etendiĝon.

Dum lia regado la origine antikva slava liturgio de Cirilo kaj Metodo komencis esti anstataŭigata de la latina.

Vidu ankaŭ redakti