Třeboň

urbo en Ĉeĥio

'Třeboň (germane 'Wittingau) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, duonvoje inter urboj České Budějovice kaj Jindřichův Hradec. Vivas ĉi tie 8 242 loĝantoj (2023).

Třeboň
germane Wittingau
urbo
Strateto en la urbocentro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třeboň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Třeboň
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Třeboň kastelo, Schwarzenberga kripto
Fiŝlagoj Svět, Rožmberk
Riveroj Zlatá stoka akvokanalo, Nová řeka akvokanalo
Situo Třeboň
 - alteco 434 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 13″ N 14° 46′ 14″ O / 49.00361 °N, 14.77056 °O / 49.00361; 14.77056 (mapo)
Areo 98,33 km² (9 833 ha)
Loĝantaro 8 242 (2023)
Denseco 83,82 loĝ./km²
Baseno Baseno Třeboň
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 379 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 547336
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třeboň
Retpaĝo: www.mesto-trebon.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Třeboň - Placo de Masaryk

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štěpánovice, Jílovice, Smržov, Dunajovice, Hrachoviště, Chlum u Třeboně, Hamr, Stříbřec, Domanín, Libín, Lišov, Lomnice nad Lužnicí, Majdalena, Novosedly nad Nežárkou, Cep kaj Lužnice.

La urbo estas historia monumentrezervejo kun vigla kultura vivo, moderne ekipita banloko kaj populara ripozloko, kaj por kulturŝatantoj, kaj por biciklantoj kaj aliaj sportemuloj, kun riĉa infrastukturo de turismaj servoj. La ĉirkaŭa naturo estas protektata kiel biosfera rezervejo de UNESKO.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 463
18808 132
18907 650
19007 755
19107 721
19217 461
JaroLoĝantoj
19307 042
19506 235
19616 988
19707 828
19808 850
19919 052
JaroLoĝantoj
20019 016
20118 554
20148 481
20168 394
20178 366
20188 349
JaroLoĝantoj
20198 253
20208 217
20217 951
20228 092
20238 242

Vidindaĵoj redakti

  • renesanca kastelo Třeboň kun valoraj historiaj internoj kaj portempaj ekspozicioj
  • historia urbocentro kun renesanca urbodomo kaj bele konservitaj urbandomoj, precipe en renesanca kaj baroka stiloj,
  • gotika dekana preĝejo de Sankta Georgo
  • historia Placo de T. G. Masaryk[1]
  • aŭgustana monaĥejo
  • novgotika Kripto de Schwarzenberg en Domanín
  • banlokoj Berta kaj Aŭrora
  • fiŝlago Rožmberk (la plej granda en Ĉeĥio) kaj fiŝlago Svět
  • arbara ebenaĵo kun densa reto de bone prizorgitaj biciklovojoj

Famuloj redakti

En la iama Wittingau mortis Anton Wittmann.

Esperanto redakti

En Třeboň naskiĝis Jan Rambousek.

Partnera urbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. PRECLÍK, Vratislav: Prezident Masaryk v novém samostatném státě právě před sto lety (Vánoce 1919), in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí (Journal of the Masaryk Democratic Movement), říjen – prosinec 2019, roč. XXVII., čís. 128. ISSN 1210-1648, str. 7 - 13