Talayuela

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Talayuela [Talajŭela] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La nomo de Talayuela devenas de atalayuela, diminutivo de la hispana vorto de deveno araba atalaya, kiu signifas "gvato-turo".

Talayuela
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10310
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Raul Miranda Manzano
Demografio
Loĝantaro 9 222  (2009)
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 58′ N, 5° 36′ U (mapo)39.966666666667-5.6Koordinatoj: 39° 58′ N, 5° 36′ U (mapo)
Alto 287 m [+]
Areo 229 km² (22 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Talayuela (Ekstremaduro)
Talayuela (Ekstremaduro)
DEC
Talayuela
Talayuela
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Talayuela (Hispanio)
Talayuela (Hispanio)
DEC
Talayuela
Talayuela
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talayuela [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Talayuelanos. La censita populacio en 2009 estis de 9.222 loĝantoj.

Situo redakti

Talayuela estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 287 m; je 132 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 182 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 229 km².

Submunicipoj redakti

Nomo Loĝ. (2007)
La Barquilla 463
Barquilla de Pinares 367
El Centenillo 46
Palancoso 116
Pueblonuevo de Miramontes 867
Santa María de las Lomas 668
Talayuela 6.073
Tiétar 982
TOTALO 9.582

Geografio redakti

Talayuela estas situa ĉe la valo de la rivero Tiétar, grava alfluanto de la rivero Taĵo, kaj apartenas al la komarko de Campo Arañuelo, sed ĉe la komarko de la Vera. La tereno de la zono estas ebena, propra de valo, kun altitudo de ĉirkaŭ 364 m super marnivelo. Posedas Talayuela grandan kaj fruktodonan pinaron, krom multnombrajn kverkarojn utilajn por paŝtejoj. Krome en la lagunetoj trovas rifuĝon multaj migrantaj birdoj.

Demografio redakti

La populacio estas de 9.582 loĝantoj (laŭ la Nacia Instituto de Statistiko 2007), inklude la disajn loĝantarojn en bienoj. El tiuj 10.432 loĝantoj, pli da 2.000 apartenas al diversaj submunicipoj kiuj eksendependiĝis administre. La populacio plialtiĝis dum la lastaj jaroj pro la alveno de enmigrantoj, ĉefe marokanoj, kiuj estas foje preskaŭ la duono de la loĝantaro, sed ĉar plej parto estas neleĝaj, malfacilas la statistikoj. Ĉiukaze en Talayuela estas loĝantoj de 22 diversaj ŝtatanecoj, kiuj superas la 33% de la aktuala loĝantaro.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Ĉefe elstaras la kultivo de tabako, kvankam dum la lastaj jaroj tiu kultivo malpliiĝis pro malapero de la helpo de la Eŭropa Unio. En Talayuela estas aliaj gravaj kultivoj, kiel tiuj de la asparago, kiu ebligas la funkciadon de industrio de konservado. Krome oni produktas kapsikojn (papriko), tomato kaj maizo. Novaj alternativoj por la tradicia kultivo de tabako estas safrano, kotono kaj aliaj. Ĉiukaze la ĉefaj estas tabako kaj asparagoj kiuj komplementas sin ĉar rikoltoj kaj laboroj okzas ne samtempe. La reston de la jaro la kampolaboristoj elmigras al la rikoltoj de vinberoj aŭ oranĝoj en aliaj regionoj.

Eblas ankaŭ rura turismo kaj la sportoj en golfejo.

Historio redakti

Talayuela fondiĝis en la 16a jarcento el Plasencia kaj tiam oni konstruis la preĝejon de Sankta Marteno. La komenco de la loĝado estis malfacila pro la malsano de la malario abunda en la areo.

Vidu ankaŭ redakti