Tana (rivero)

rivero en Kenjo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tana.

Tana estas la plej granda rivero de Kenjo. Pri ĝia longo estas diversaj indikoj inter 700 kaj 1000 kilometroj - tion kaŭzas la fakto, ke ĝia komenciĝo en la teritorio de la tutjare neĝokovrita Monto Kenja ne klare fikseblas.

Tana
almara riverorivero
Bazaj informoj
Situo en Kenjo
Longeco (vidu tekste) inter 700 kaj 1000 km
Fluo
Fonto Monto Kenja
Enfluejo en la golfo Ungvana en la Hindan Oceanon
Geografio
Map
vdr

Geografio redakti

La rivero Tana fluas en la oriento de la Monto Kenja unue norden, sekve orienten kaj tiam sudorienten, kaj post sekva longa vojo precipe al suda direkto fine en la golfo Ungvana atingas la Hindan Oceanon. En la komenca parto ene de la monta masivo la rivero plenas je rapidaj akvofluoj kaj akvofaloj. Poste ĝi pli trankvile serpentumas tra la pejzaĝo. Ankaŭ en la fina parto ĝi tamen en iuj partoj uzeblas por rapidakva flosado. Borde de la rivero inter alie situas la 11 kvadratajn larĝa Tana-rivera simia nacia rezervujo (angle Tana River Primate National Reserve, en kiu trovebla du nur ĉi-tie sovaĝe vivantaj specioj de simioj kaj 262 birdaj plus 57 pliaj mamulaj specioj. Al la rivero ankaŭ limas la Nacia Parko Kora, en kiu ĝis sia murdiĝo vivis la brita naturesploristo George Adamson. La plej dense loĝata urbo borde de la rivero estas Garissa.