Thiago Motta

brazila futbalisto

Thiago Motta estas brazila-itala futbalisto de familie itala deveno. Li naskiĝis la  28-an de aŭgusto 1982(nun 1982-08-28) en São Bernardo do Campo, Brazilo, do nun estas 41-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain FC, post teamecoj de FC Barcelona en 1999-2007, Atlético Madrid en 2007–2008 kaj Genova CFC en 2008–2009.

Thiago Motta
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1982 (1982-08-28) (41-jaraĝa)
en São Bernardo do Campo
Lingvoj itala
Ŝtataneco BraziloItalio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr
li en la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, la 1-an de julio 2012

Krome Thiago Motta ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la itala nacia teamo, li jam en 1999 brazila nacia teamo de sub-17-jaruloj kaj en 2003 en la vira brazila nacia teamo de futbalo.

Thiago Motta en trejnado antaŭ matĉo kontraŭ la teamo de Inter Milano kadre de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en februaro 2012