Tombejo de sovetaj militkaptitoj (Horní Údolí)

Tombejo de sovetaj militkaptitoj troviĝas en Horní Údolí en Zlaté Hory en distrikto Jeseník. Ĝi estis enskribita en liston de kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. La tombejo estas registrita en la centra registro de militaj tomboj (CZE-7102-07144).

Tombejo de sovetaj militkaptitoj
tombejo
Oficiala nomo: Hřbitov sovětských zajatců
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Municipo Horní Údolí
Historia regiono Silezio
Situo Tombejo de sovetaj militkaptitoj
 - koordinatoj 50° 11′ 35″ N 17° 16′ 49″ O / 50.19306 °N, 17.28028 °O / 50.19306; 17.28028 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La tombejo troviĝas en valo de rivero Černá Opava sur norda montopiedo de Orlík. Proksime estas kabano nomata Opavská chata. Ankaŭ estas indikata loko Rejvíz. Proksime de la tombejo troviĝas militkaptitejo, kiu estis konstruita komence de la Dua Mondmilito fare de firmao J. Nitschke. Inter unuaj kaptitoj dum aŭtuno de 1940 estis polaj soldatoj. La kaptitoj anstataŭigis laborforton en diversaj privataj firmaoj anstataŭ ensoldatigitaj germanaj viroj en la militon. Aŭtune 1941 ili estis anstataŭigitaj de ukrainaj kaptitoj. La vivkondiĉoj en la militkaptitejo estis tre pezaj. La peza korpa laboro, manko de manĝo kaj malbobaj higienaj kondiĉoj kaŭzis en la jaro 1942 epidemion de tifo. En periodo de la 4-a de decembro 1941 kaj la 5-a de januaro 1942 mortis 17 militkaptitoj, pli poste pluaj kvar kaj unu en la jaro 1943, sume mortis 24 kaptitoj. Laŭ parolo de Hubert Nitsche, tiama arbarestro, mortis pro malsato kaj pro disenterio ne nur la kaptitoj, sed ankaŭ gardistoj kaj unu arbaristo. En majo de 1944 okazis transŝovo de la kaptitoj ĝis Moravská Třebová kaj en ilia loko, en reguligitaj konstruaĵoj, estis lokigitaj membroj de angla armeo. Tiuj ĉi kaptitoj havis multe pli bonajn kondiĉojn, pli multe da manĝaĵo, pli bonajn laborkondiĉojn kaj ekde la jaro 1944 ankaŭ aldono de manĝaĵo por peze laborantoj. En januaro de 1945 estis en la militkaptitejo 50 anglaj kaj francaj kaptitoj kaj 25 anoj de Organizaĵo Todt.

Post fino de la Dua Mondmilito kaj post ellandigo de germanoj estis en ĉirkaŭaĵo de la kaptitejo malkovritaj kelke da disigitaj tomboj de rusaj kaptitoj, kiuj estis markitaj per betula aŭ per picea kruco kun nomo kaj datoj de naskiĝo kaj morto. En la jaro 1948 tiuj ĉi korprestaĵoj estis elprenitaj kaj transportitaj en nove fonditan tombejon kun la devenaj lignaj krucoj. En la jaro 1951-1952 la lignaj krucoj estis anstataŭigitaj per ŝtonaj monumentoj.

Priskribo redakti

La tombejo estas lokigita sur plataĵo ĉe arbara vojo, ĝi estis sur bazplano de grandeco 11 × 14 m. En la jaroj 1951–1952 en akso de prisma ŝtonego estis ĉizita kvinangula stelo kaj enmetita marmora tabulo kun skribaĵo: Ne bezonas larmojn / mortis vicaj / ili batalis por ni / ili dormu. Sur la maldekstra kaj la dekstra flankoj estis lokigitaj simetrie je dek du tomboj markitaj per granita tabulo kun la nomo kaj dato.

En la jaro 1975 la tombejo estis reguligita laŭ propono de Vladimír Pražák. En duoncirklo dominaĵo estis kvin metroj alta pilono el rozkolora albana marmoro en bazplano de kruco kaj kun kvinangula stelo sur la pinto. Ĝi portis skribaĵon: Vi falis, por ke ni vivu, ni dankas amikoj, ni ne forgesos. La tombejo estis parke reguligita kaj inter la tomboj estis plantitaj erikoj. Tiu ĉi monumento estis pli poste transportita ĝis Zlaté Hory. Sur la tomboj estis lokigitaj kvinangulaj steloj.

La lasta reguligo laŭ propono de Sotiris Joanidis el Rejvíz estis farita en la jaro 1999. La disfalintaj tomboŝtonoj estis forigitaj kaj sur ilia loko lokigitaj ŝtonegoj de diversaj dimensioj kiel simboleco de pentaj krucoj. Pli ol tri tuna ŝtonego estis lokigita asimetrie al la dekszra flanko kaj sur ĝi estis ĉizita kvinangula stelo kaj skribaĵo: Ili batalis por ni, ili dormu.